Saltu al enhavo

Ármin Flesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ármin Flesch
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1878 (1878-05-17)
en Aszaló
Morto 22-an de marto 1953 (1953-03-22) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1902) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Péter Flesch Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ármin Flesch [fleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Flesch Ármin, estis hungara kuracisto, pediatro do infankuracisto kaj profesoro kaj universitata profesoro.

Ármin Flesch [1] naskiĝis la 17-an de majo 1878 en Aszaló. Li mortis la 23-an de marto 1953 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ármin Flesch devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon, poste li eklaboris en kliniko pri infanoj. En 1913 li estis nomumita privata profesoro en Universitato de Budapeŝto. Inter 1916 kaj 1926 li estis ĉefkuracisto en hospitalo en Budapeŝto. En 1943 pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis trudemerito, tamen li kuracadis en kuracejo. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita eksterordinara profesoro, en 1952 li kandidatiĝis.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Anämien im Kindersalter (1909)
  • A gyermekorvoslás tankönyve (4-a eldono en 1925)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • strateto en Budapeŝto (Flesch Ármin köz)
  • premio "Flesch Ármin"
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.