Ármin Neumann
Aspekto
Ármin Neumann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1845 en Oradea |
Morto | 31-an de januaro 1909 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5-1-14 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo politikisto |
NEUMANN Ármin (pro. najman) estis hungara juristo naskita en Nadjvarado la 14-an de februaro 1845 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de januaro 1909.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ármin Neumann estis post hejmaj kaj eksterlandaj studoj provinca advokato inter 1869 – 84, poste de 1884 ĝis 1909 en Budapeŝto. En 1882 li estis privatprofesoro pri komerco kaj ŝanĝjuro en la Universitato de Budapeŝto. Inter 1887 – 1903 li estis landkunvena deputito de la liberala partio, de 1889 eksterordinara universitata profesoro. Li fondis interalie la porĝardenistan lernejon de la Unuiĝo Izraelita pri Agrikulturo kaj Manufakturo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A kereskedelmi törvény magyarázata (I – III., Bp., 1878 – 82);
- A biztosítási ügylet (Bp., 1882);
- A korlátolt felelősségre alakult társaságok (Bp., 1889);
- A védjegyek oltalma (Bp., 1892).