Árpád Bókay
Árpád Bókay | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1856 en Peŝto |
Morto | 20-an de oktobro 1919 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Falsírboltok jobb: 490 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | János Bókai ![]() |
Frat(in)o | János Bókay ![]() |
Infano | Zoltán Bókay ![]() |
Okupo | |
Okupo | internisto farmakologo ![]() |
Árpád Bókay [bOkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bókay Árpád estis hungara kuracisto, internisto, farmaciisto, profesoro, framasono, membro (korespondanta en 1896) de Hungara Scienca Akademio. Lia familia nomo aperis malofte kiel Bókai. Lia filo estis Zoltán Bókay.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/B%C3%B3kay_%C3%81rp%C3%A1d_nagymester.jpg/220px-B%C3%B3kay_%C3%81rp%C3%A1d_nagymester.jpg)
Árpád Bókay naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1856 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de oktobro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Bókay frekventis universitaton en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon en 1879. Li komencis sian karieron en farmacia universitata instituto. Li havis la instruan rangon privata profesoro inter 1881-1883, poste li instruis en Universitato Kolozsvár ĝis 1890, poste li revenis al Budapeŝto. Inter 1900-1902 li estis dekano. En 1902 li aliĝis al la framasonoj, baldaŭe li estis elektita estro de loĝio. Li okupiĝis ekzemple pri venenaj malsanoj, medikamentoj kaj balneologio.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vénygyűjtemény (inter 1888-1915 eldonita dekdufoje)
- Gyakorlatilag fontosabb mérgezések (1896)
- Semmelweis serlegbeszéd (1912)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- loĝkvartalo kun busto en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre laŭ la aboco-listo)
- hungarlingva biografio kun foto, arkivigita en junio 2013
- hungarlingva biografio