Éclaibes
Éclaibes | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Hautmont |
INSEE kodo | 59187 [+] |
Poŝtkodo | 59330 |
Kodo laŭ INSEE | 59187 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Yvon Dubois 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 270 (1 999) |
Loĝdenso | 55 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°12′15″N 3°55′57″O / 50.20417°N, 3.9325°O (mapo) Koordinatoj: 50°12′15″N 3°55′57″O / 50.20417°N, 3.9325°O (mapo) |
Alto | 145 m - 196 m |
Areo | 4,89 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 12′ 15″ Nordo 3° 55′ 57″ Oriento / 50.2041666667 °N, 3.9325 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Éclaibes [+] | |
Éclaibes estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 270 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Éclaibes estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Éclaibes troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Éclaibes etendiĝas sur 4,89 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Éclaibes jam ekzistis en la 12-a jarcento, kaj tiam nomiĝis "Scarbes", "Esclaibes" aŭ "Esclèbes". Ĝi estas paroĥo de la dekanujo de Avesnes-sur-Helpe. Guillaume de Dompierre cedis la lokan preĝejon al la abatejo de Liessies en la 12-a jarcento.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Videblas en Éclaibes la ruinoj de unu el la lastaj konservitaj kasteloj de la regiono, kun ties dikaj turoj kaj grandaj fosaĵoj.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Éclaibes apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Persona retejo pri Éclaibes[rompita ligilo]