Aleșd
Aleșd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Bihor | ||||
Alinome | Élesd (hungare), Ellesch (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Bihar | ||||
Situo | 47° 3′ N, 22° 24′ O (mapo)47.05722222222222.396944444444Koordinatoj: 47° 3′ N, 22° 24′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 228 m | ||||
Poŝtkodo | 415100 | ||||
Loĝantaro | |||||
– komunumo | 10 415 (en 2002) | ||||
– vilaĝo | 7 387 (en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 26706 (la urbo: 26699) | ||||
Aleșd - jen rumane, prononco [ALeŝd], hungare: Élesd [E:Leĵd], germane Ellesch[1], prononco [ELeŝ], jide kaj hebree אלשד, Alŝd - estas urbo en Rumanio (distrikto Bihor) ĉe la piedo de Rezeș-monto norde de rivero Crișul Repede, oriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Aștileu (Esküllő), Pădurea Neagră (Feketeerdő), Peștiș (Sólyomkőpestes), Tinăud (Tinód), Groși (Tőtös).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi nombris 2 337 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 920 (72 % da rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 9 662 loĝantoj sur areo de 71,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 134 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Élesd estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 Élesd apartenis al Hungario (Bihar). De 1968 Aleșd fariĝis denove urbo, pli frue de 1886 ĝi estis kamparurbo.
En la censo de 2002 la loĝantoj deklaris jenajn plej multnombrajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 6788 | 65,2 % |
hungaroj | 1987 | 19,1 % |
romaoj | 953 | 9,2 % |
slovakoj | 645 | 6,2 % |
germanoj | 28 | 0,3 % |
Krome estis po 3 ukrainoj kaj judoj, 2 grekoj kaj po 1 turko kaj bulgaro.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- La 24-an de aprilo 1904 pro konflikto inter la Sendependa Partio kaj Socialdemokratia Partio la policanoj pafis inter la manifestanciantojn. Sekve de la pafaro 33 personoj mortis kaj 90 vundiĝis.
- La poeto Miklós Radnóti tie estis duafoje laborservutulo inter la 28-a de septembro kaj la 14-a de novembro 1942.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Zsolt Bodoni (n. 1975): pentristo
- József Bondor (9-a de januaro 1917 – Budapest, 5-a de julio 1981): politikisto, ministro.
- Ilona Anna Dezső (n. 1961): verkistino, poetino, pentristino
- Tibor Kulcsár (29-a de decembro 1945 – Kluĵo, 27-a de februaro 1988): psikologo.
- Boldizsár Láng (Miskolc, 15-a de novembro 1824 – Élesd, 9-a de februaro 1890): aktoro, teatrestro.
- Lajos Lassú, hungara katolika pastro
- Sándor Létai (19-a de oktobro 1885 – Budapest, 27-a de aprilo 1942): arkitekto, aviadilkonstruisto.
- Lajos Papp poeto
- Rodica Stanca-Pamfil (15-a de oktobro 1934 – ? de julio 2005): skulptistino.
- Kálmán Tellyesniczky: hungara kuracisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)