Valea lui Mihai
Valea lui Mihai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio • limurbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Bihor | ||||
Alinome | Érmihályfalva (hungare), Michaelsdorf (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Bihar | ||||
Situo | 47° 31′ N, 22° 8′ O (mapo)47.5222.13Koordinatoj: 47° 31′ N, 22° 8′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 130 m | ||||
Poŝtkodo | 415700 | ||||
Loĝantaro | 8 969 (en 2021, 10 631 en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 32036 | ||||
Valea lui Mihai - jen rumane, prononco [valja luj miHAJ], hungare Érmihályfalva [ERmihajfalva], germane Michaelsdorf[1], prononco [MIhaelsdorf] - estas urbo en Rumanio nordokcidente de Marghita. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Ghenci.
Valea lui Mihai situas ĉe la landlimo al Hungario, 60 km sud-okcidente de Satu Mare, 50 km norde de Oradea kaj 50 km oriente de Debrecen. Kun ĉiuj ĉi tri urboj estas vojaj kaj fervojaj ligoj; inter Satu Mare kaj Oradea iras la nacia vojo 19 (samtempe eŭropa ŝoseo E671), al Debrecen iras la nacia vojo DN19C (ekde la landlimo hungaria vojo 48).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi nombris 6 255 loĝantojn (hungaroj); en 1992 10 505 (85 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 8 969 loĝantoj sur areo de 73,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 122 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis unue menciita skribe en 1270, kiam ĝi estis ankoraŭ dezerta. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando (Bihar).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Béla Apáti Abkarovics (1880–1957): pentristo, grafikisto.Arto en Hungario.
- Gabriella Tóth Bartos (n. 1948): pentristino
- Sándor Bogáti (24-a de novembro 1917 – ?, Carei, ? 1997): instruisto, pentristo.
- Katalin Csűri 15-a de julio 1939): amatora popolkantistino kaj pentristino.
- István Csűry (n. 7-a de septembro 1956): reformita pastro, eklezia publicisto.
- Rózsa Dancs (n. 1945): verkistino, libroeldonistino, redaktorino, en Kanado.
- Károly Fekete (Érmihályfalva, 29-a de julio 1898 – Valea lui Mihai, 5-a de decembro 1981) pentristo.
- Gáspár Kéri (n. 18-a de aprilo 1952): dentkuracisto, etnografo
- Imre Kondor (3-a de januaro 1911 – Budapest, 10-a de julio 1990): filozofia verkisto, bibliotekisto.
- Lajos Kuthy (9-a de januaro 1813– Nagyvárad, 27-a de aŭgusto 1864): verkisto.
- József Nagy E. (1951): inĝeniero pri kemio, esperantisto.
- Zoltán Nagy (15-a de majo 1884 – Budapest, 4-a de julio 1945): poeto, verkisto, kritikisto.
- Zoltán Nánási (n. Oradea, 24-a de novembro 1934): muzeologo.
- Károly Nikodémusz (Hajdúszoboszló, 18-a de januaro 1887 – 9-a de marto 1978), Valea lui Mihai): verkisto, redaktoro
- Gyula Papp (1-a de januaro 1-a de januaro 1888 – Budapest, 4-a de marto 1954): geodeto.
- István Sass (3-a de aprilo 1945) fakverkisto pri matematiko kaj astronomio
- Bernát Sichermann (1-a de marto 1860 – Budapest, 2-a de marto 1934): advokato, jurverkisto.
- Ferenc Taar (n. 21-a de novembro 1924): direktoro de teatro, dramverkisto.
- Rózsa Telch-Dancs (n. 7-a de julio 1944): libroeldonistino, redaktorino.
- László Weith: pentristo.
- Pálné Vajda (10-a de decembro 1912 – Toronto [Kanado], 22-a de oktobro 1998): redaktoro.
- Zoltán Zelk (18-a de decembro 1906 – Budapest, 23-a de aprilo 1981): poeto, verkisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
Katolika preĝejo en Valea lui Mihai