Ernő Andrássy
Ernő Andrássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de aprilo 1894 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Szalacs |
Morto | la 1-an de majo 1968 en Rumanio Valea lui Mihai |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1918) |
Okupo | |
Okupo | ĝenerala kuracisto arkeologo ornitologo |
Ernő Andrássy [ernO andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andrássy Ernő, estis rumania hungara ĝenerala kuracisto, akuŝisto, ornitologo, arkeologo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagykászonyi; nagykászoni [nadjkAsonji].
Ernő Andrássy[1][2] naskiĝis la 10-an de aprilo 1894 en Szalacs, li mortis la 1-an de majo 1968 en Valea lui Mihai (Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Andrássy maturiĝis en Szatmár, poste li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto, ankaŭ en Munkeno. Li akiris medicinan diplomon en 1918, poste li laboris en milita hospitalo en Érmihályfalva kaj akuŝista instituto en Debrecen (1919–1922). Inter 1922 kaj 1968 li estis ĝenerala kuracisto en Valea lui Mihai, sed en 1926 li malfermis ankaŭ privatajn kuracejon kaj akuŝejon. Jam ekde 1922 li estis ekstera membro de ornitologoj kaj li establis kolekton pri birdaj ovoj (preskaŭ 13 mil pecoj), poste li malfermis privatan muzeon por prezenti ilin. Li kolektis ankaŭ arkeologiaĵojn, malnovajn monojn, naturajn kaj kulturajn trezorojn. Supozeble pro la hungara revolucio de 1956 li estis en prizono inter 1958 kaj 1964, krome oni forprenis la privatan muzeon. Li ricevis unufoje eklezian premion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A sexualsteroidok befolyása az emberi vércukor-koncentrációra. (kunaŭtoro, 1953)
- Az Érmellék madárvilága. (1957)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- reestablita muzeo ekde 2007 portas la nomon "Andrássy Ernő" en Valea lui Mihai
- urba parko "Andrássy Ernő" en Valea lui Mihai
- busto en 2008 en Valea lui Mihai