Saltu al enhavo

Émile Bogard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Émile BOGARD (1871-1958)[1], estis romkatolika kanoniko, membro de Ido-akademio de la supera komitato de la Franca Ido-Societo. Krome Bogard ĉefredaktoris la gazeton "Idisto Katolik" kaj fariĝis ĝenerala grava varbisto por Ido ene de la katolikaro.

Ankaŭ la sekulara Ido-branĉo profitis de li. La plej konata verko de li estis Vivo di nia bona Iesu [2], ilustrita verko pri la vivo de Jesuo Kristo laŭ la t.n. Bernadette-metodo. Ĝin li evoluis kune kun certa fratino Bernadette el la regiono de la Vogezoj[3] por nekleritaj laboristoj.

Multe da engaĝiĝo li metis en la propragando de aktive parolata Ido. Kun E. Pierrot li kreis la lernolibron Ido-lernilo. Por balde parolar Ido fluante. 10 vorti o 10 frazeti singladie.[4]

En la 1956-a jaro estis solena 50-a datreveno de lia kanonikeco.[5].

  1. Gonçalo Neves: "Idistaro", 16.9.2023
  2. Méthode Bernadette. Thaon-les-Vosges /1956/: Ido-Kontoro. 44 p. (“Silhouette”)
  3. Thomas Wieder: "Des images pieuses ressuscitées par centaines. Un livre présente les planches dessinées à partir de 1930 par des religieuses vosgiennes" - ĉe: Le Monde, 9.10.2008
  4. Bibliografio di Ido: Unesma yaro. Thaon-les-Vosges: Ido-Kontoro. 16 p.
  5. "Noces de diamant du chanoine Bogard à Thaon-les-Vosges" - (bildo, publikigita en la 4.6.2024)