Ĝi situas meze inter Rennes kaj Saint-Brieuc kaj sur la vojo Dinan - Vannes tra Josselin - D 793. Ĝi estas tre malnova komunumo, la plej malnova dokumento, kiu mencias ĝin datiĝas de 1330 (Yriac).
La blazono de familio Chastelier, antaŭlonge mastro de la lokoj estis : france D'or au chef de sable, chargé d'un lambel de trois pièces d'argent[1], esperante Ora kun sabla kapo ŝarĝita per lambelo kun tri arĝentaj monpecoj.
La kapelo de Rothouers, datiĝanta de 1765, kiu estis malbone konstruita kaj estis rekonstruita en 1858. Ĝi estas ĉirkaŭata de spaco arbe plantita. Antaŭ tiu kapelo troveblas du rimarkindaj arboj : « Cryptomeria japonica », kiuj estas tre altaj.
La kapelo de Chatelier dediĉita al sankta Johano la Baptisto (15-a jc kaj 18-a jc) starigita centre de la vilaĝo Chatelier ; ĝi najbaras kastelan teramason tre bone konservitan.