Étienne Flaubert Batangu Mpesa
Étienne Flaubert Batangu Mpesa | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Batangu Mpesa | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1942 en Provinco Kongo Centra | |
Morto | 5-an de marto 2021 (78-jaraĝa) en Kinŝaso | |
Ŝtataneco | Demokratia Respubliko Kongo vd | |
Alma mater | Universitato de Montrealo Universitato de Kinŝaso vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Manadiar vd | |
Okupo | scienca esploristo farmakologo vd | |
Laborkampo | Farmakologio kaj farmacio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Étienne Flaubert Batangu Mpesa (Yenne-Kilanda la 4-an de novembro 1942 - la 5-an de marto 2021) estis elstara esperantisto kaj prezidanto de la Konga E-asocio.
Li estis patro de 6 gefiloj, li esperantistiĝis en 2015 kaj de tiam elstare kontribuis al la Demokrata-Kongolanda Esperanto-Asocio (DKEA), per verkado kaj tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.
Batangu multe tradukis kaj verkis en Esperanto. Kelkaj el liaj titoloj estas: Esperanto mu Kikongo (E-lernolibro per Kikongo); Kontraŭ plasmodiaj plantoj (rilate al plantoj kontraŭplasmodiaj); Leksiko E-Klist (Leksiko Esperanto-Kikongo-Lingala-Tshiluba); El konga saĝumo (rakontoj); Sendependeco (kompilo de diversaj nacilingvaj paroladoj kadre de la sendependiĝo de DR Kongo en 1960). Li estis ankaŭ la iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la kvarmonata periodaĵo Vekiĝo de DKEA. Unu el liaj lastaj tradukitaj laboraĵoj kaj eldonaĵoj en Esperanto estas la libro Historio de la Profeto Simon Kimbagu, al kio li dediĉis preskaŭ jaron.
Malavare Batangu donacis finance al la nacia E-movado. Inter 2015 – 2020 li estis la precipa mecenato de la asocio, kies 6-a prezidanto li iĝis en 2018. Batangu i.a. oferis al DKEA sidejon en sia granda konstruaĵo sur la ĉefa strato By–Pass, kie estis organizitaj pluraj E-renkontiĝoj, nome klubkunvenoj, estrarkunvenoj, Ĝeneralaj Asembleoj, AMO-seminario, Zamenhof-Tagoj kaj eĉ la unua nacia kongreso en 2017. Li ankaŭ financis la tutan eldonon de Vekiĝo.
Liaj kontribuoj ekster la E-movado estis same riĉaj kaj kolose impresaj. Diplomito de la montreala universitato pri farmaciaj sciencoj, li estis esploristo, administranto 1990–2013 de la publika universitato de Kongo. Li fondis, kunfondis esplorcentrojn kaj membris en pluraj fakaj asocioj, i.a la nacia asocio de farmaciistoj, kaj 1976–1977 estis ĝia prezidanto, Nacia Konsilio de Ordo de Farmaciistoj, kies prezidanto li estis 2013–2018. Batangu Mpesa malkovris multajn rimedojn kontraŭ diversaj malsanoj, pri kio li ricevis plurajn premiojn. Multaj el liaj malkovraĵoj estas grandskale konataj i.a. Zengaver (vermifugo); Manadiar (kontraŭ diareo); Makindangolo (korfortigilo); Manalaria kaj lastatempe Manacovid, konga molekulo kontraŭ KOVIM-19, ĵus aprobita kaj ricevinta surmerkatan rajtigon de la Sanministerio, atendante la saman aliron de Monda Organizo pri Sano. Batangu estis ankaŭ deputito 1987–1997 kaj 2003–2006.
Entute Batangu valore kontribuis al la utilo de la homaro. Tion aparte ilustris pluvoj de kondolencaj kaj omaĝaj mesaĝoj de diversaj teranguloj, tuj post la anonco de lia morto. Lia forpaso estas tre grava perdo ne nur por la familianoj, sed ankaŭ por la konga Esperantujo kaj la tuta DR Kongo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En Jutubo
- Retpaĝo de Centre de Recherche Pharmaceutique de Luozi, CRPL Arkivigite je 2021-08-30 per la retarkivo Wayback Machine