Éva Ambrus
Aspekto
Éva Ambrus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1941 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de marto 2023 (82-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (–1967) ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ceramikisto dezajnisto ![]() |
Éva Ambrus [ambruŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrus Éva estis hungara ceramikisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).
Éva Ambrus[1] naskiĝis la 10-an de januaro 1941 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de marto 2023.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/K%C3%B3s_K%C3%A1roly_t%C3%A9r%2C_sz%C3%B6k%C5%91k%C3%BAt_%C3%A9s_mellszobor%2C_2018_Wekerletelep.jpg/220px-K%C3%B3s_K%C3%A1roly_t%C3%A9r%2C_sz%C3%B6k%C5%91k%C3%BAt_%C3%A9s_mellszobor%2C_2018_Wekerletelep.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1e/G%C3%A1rdony_%E2%80%93_Sz%C3%B6k%C5%91k%C3%BAt.jpg/220px-G%C3%A1rdony_%E2%80%93_Sz%C3%B6k%C5%91k%C3%BAt.jpg)
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Ambrus maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi frekventis metilernejon kaj ŝi estis pocelanpentristo. Ŝi ekstudis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1962 kaj akiris diplomon en 1967. Ŝia plej grava instruisto estis Imre Schrammel. Ŝi laboris en uzino pri porcelanoj en Hódmezővásárhely inter 1967–1984, poste en propra ateliero en Budafok. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2004.
Elektitaj planitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- murputo (Budapeŝto)
- murkovraĵo (Gyula)
- ornamputo (Balatonkenese)
- trinkputo kun vinberaj ornamaĵoj (Lengyeltóti)
- fontano en Kolonio Wekerle
Solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Hódmezővásárhely (1971)
- Budapeŝto (1973, 1994, 2009, 2012)
- Celldömölk (1976)
- Csurgó (2000)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-04. Alirita 2020-06-14 .