Éva Fésűs
Aspekto
Éva Fésűs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1926 en Cegléd | ||||
Morto | 21-an de februaro 2019 (92-jaraĝa) en Kaposvár | ||||
Tombo | Tombejo Keleti vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto stenografiisto fablisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Éva Fésűs [fEŝUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fésűs Éva estas hungara verkisto pri fabeloj, stenografiisto-tajpisto.
Éva Fésűs [1] naskiĝis la 14-an de majo 1926 en Cegléd, ŝi mortis la 21-an de februaro 2019 en Kaposvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Fésűs frekventis komercan mezlernejon en Vác. Ekde 1945 ŝi estis vendisto, post 2 jaroj ŝi lernis stenografion en Budapeŝto. Ŝi laboris kiel stenogafiisto/tajpisto ĝis la pensiuliĝo. En 1950 ŝi edziĝis kaj vivis plu en Kaposvár. Ŝi naskis 3 infanojn. Krom la oficiala laboro ŝi konstante okupiĝis pri verkado de fabeloj. Ŝi ricevis plurajn premiojn, en 2017 premion Kossuth.
Ŝiaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Csupafül (fabeloj, 1968)
- A teknősbéka bánata (fabeloj, 1986)
- Tündérjárta mesetájon (fabeloj, 1998)
- Csepp víz (elektitaj poemoj, 2009)
- A békakirály inge (poemoj por infanoj, 2012)
- Csepp víz (kolektitaj poemoj, 2016)
Similaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- fabeloj por Hungara Radio kaj Hungara Televizio
- fabeloj teatraĵoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]