Éva Kondorosi
Éva Kondorosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Francio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - biologio (–1971) Universitato Eötvös Loránd - biokemio (–1973) |
Familio | |
Patro | Andor Tarnai |
Edz(in)o | Ádám Kondorosi |
Okupo | |
Okupo | biologo akademiulo |
Éva Kondorosi [kondoroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kondorosi Éva estas hungara biologo, membro (korespondanta (2010), ordinara (2016)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea. Ŝia patro estis Andor Tarnai.
Éva Kondorosi [1] naskiĝis la 22-an de marto 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Kondorosi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste ŝi plulernis ekzemple en Kolonjo kaj Harvard. Ekde 1989 kune kun ŝia edzo Ádám Kondorosi ili ekesploris en instituto en Gif-sur-Yvette. En 1996 ŝi doktoriĝis je biologio. Ŝi estas fondinto-direktoro de biologia instituto en Szeged inter 2007-2012. Ŝia ĉefa esplorokampo estas Rhizobium-leguminosa simbiozo kontrolita de bakterioj. Ŝi ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1985-2012.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- The molybdenum iron-protein Klebsiella pneumoniae nitrogenase. Evidence for nonidentical subunits from peptid "mapping" (1976)
- A Rhizobium meliloti esszenciális gümokötési génjei : közös (nod) és gazdaspecifitási (hsn) gének (1987)
- Rapid alkalinization in alfalfa root hairs in response to rhizobial lipochitooligosaccharide signals (1996)
- Aging in legume symbiosis. A molecular view on nodule senescence in Medicago truncatula (2006)
- Complementary and dose-dependent action of AtCCS52A isoforms in endoreduplication and plant size control (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara biografio kun foto
- angla biografio kun foto
- angla biografio kun foto Arkivigite je 2014-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio angle kun foto