Éva Pócs
Éva Pócs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1936 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Zsolt Csalog |
Infanoj | Gábor Csalog, Benedek Csalog |
Okupo | |
Okupo | antropologo etnografo |
Éva Pócs [pOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pócs Éva estas hungara etnografo, altlerneja instruisto, muzeologo. Ŝia edzo estis Zsolt Csalog.
Éva Pócs[1] naskiĝis la 27-an de junio 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Pócs akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960. Pli frue ekde 1969 ŝi jam laboris en la etnografia muzeo. Iom poste ŝi estis muzeologo en muzeo de Szolnok. Inter 1965 kaj 1968 ŝi esploris en la menciita universitato, poste ŝi laboris en la akademia etnografia instituto. En 1993 ŝi atingis la instruan rangon docento. Ŝi instruis en Scienca Universitato de Szeged inter 1991-1999, en Universitato de Pécs inter 1999-2007. En 2008 ŝi iĝis emerita profesoro. Krom la menciitaj universitatoj ŝi prelegis ankaŭ eksterlande. Intertempe ŝi ricevis sian PhD gradon en 1982 kaj sian DSc en 1998. Ŝi estis verkinto de pluraj libroj traktantaj supernaturajn kredojn, mitologiojn en Eŭropo. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2019. Ŝi naskis du filojn en 1960 (Gábor Csalog) kaj (Benedek Csalog) 1965.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A karácsonyi asztal és a karácsonyi vacsora hiedelemköre (1965)
- Szem meglátott, szív megvert. Magyar ráolvasások (1986)
- Élők és holtak, látók és boszorkányok. Mediátori rendszerek a kora újkor forrásaiban (1997)
- Démonok, látók, szentek. Vallásetnológiai fogalmak tudományközi megközelítésben (2008)
- Áldozat, divináció, istenítélet. Vallásetnológiai fogalmak tudományközi megközelítésben (2018)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio