Éva Pap
Éva Pap | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pap Éva |
Naskiĝo | la 15-an de marto 1939 en Pápa (Hungario) |
Morto | 23-an de julio 2023 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1961) |
Familio | |
Edz(in)o | János Koltai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Éva PAP, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap Éva estas hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto. Ŝia familia nomvarianto estas Papp, ŝia edzo estas János Koltai.
Éva Pap [1] naskiĝis la 15-an de marto 1939 en Pápa kaj mortis la 23-an de julio 2023.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Pap frekventis ekonomian mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961. Ŝiaj ĉefaj instruistoj estis Zsuzsa Simon és József Gáti. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged). Pli frue jam en 1959 ŝi debutis en filmo. Inter 1963 kaj 1966 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al la Gaja Teatro. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- denove en Nacia Teatro (Szeged) (1982–1983)
- Teatro Hevesi Sándor (1983–1985)
- Teatro de Kecskemét (1985–1987)
- Teatro de Nyíregyháza (1987–1988).
En la sekvaj jaroj ŝi ne ligiĝis al teatra trupo, poste inter 1994 kaj 2003 ŝi estis membro de Teatro Madách. En 2003 ŝia maleolo rompiĝis, poste ŝi havas rolojn en teatretoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-1994. Ŝi edziniĝis en 1964, ŝi naskis filon en 1975.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Sok hűhó semmiért - Beatrice
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Irina
- Agatha Christie: Az egérfogó - Miss Casewell
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Égrenyíló ablak (1959)
- Egy magyar nábob (1966)
- Szikrázó lányok (1974)
- Laura (1986)
- A játékos (1997)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A pékinas lámpása (1961)
- Ida regénye (1974)
- Mint oldott kéve (1983)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Liselotte Pulver, Claudia Cardinale, Rita Pavone kaj aliaj [2]
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj [3]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [4]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-04-09 per la retarkivo Wayback Machine