Saltu al enhavo

Éva Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Takács
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de marto 1779(nun 1779-03-10)
en Rákospalota (iama urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de oktobro 1845
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ádám Takács (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ferenc Karacs Redakti la valoron en Wikidata
Infano Teréz Karacs Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj György Bessenyei (praavo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Éva Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Éva estis hungara redaktoro, kvazaŭ pioniro de la hungara feminismo. Ŝia familia nomvarianto estis Takáts, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Karacs Ferencné, ŝia edzo estis Ferenc Karacs, ŝia pli fama filino estis Teréz Karacs.

Éva Takács[1] naskiĝis la 10-an de marto 1779 en Rákospalota (iama urbo), ŝi mortis la 19-an de oktobro 1845 en Pest (urbo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Éva Takács orfiĝis en sia aĝo 17, poste ŝi mem respondecis pri la fratoj. Ŝi instruis brodadon. Ŝi edziniĝis en 1902 kaj naskis 8 gefilojn. Ŝi ankaŭ helpis al sia edzo en la laboro. La familia nesto estis signifa renkontejo de kremo de la loĝantoj. Ekzemple tie aperis András Fáy, Ferenc Kölcsey, Mihály Vörösmarty, Ferenc Kazinczy, Miklós Wesselényi, Dániel Berzsenyi, Benedek Virág, Mihály Vitkovics, Gábor Döbrentei, József Bajza (poeto), István Horvát. La loĝejo havis apertan ĉambron por artistoj, tie loĝis ekzemple József Katona. Baldaŭ ŝi ankaŭ redaktis gazeton, kie ŝiaj kontribuoj aperis pri egaleco de virinoj. Ŝi naskis 9 gefilojn, el ili 5 atingis la adoleskan aĝon. En 1838 ne nur la inundo ruinigis la loĝejon, sed ankaŭ ŝi vidviniĝis.

Ŝiaj kontribuoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • A leánykák házi neveléséről (1823)
  • A házasságban lévő asszonyok kötelességeikről (1824)
  • Barátságos beszélgetés a földmívelő nép állapotjáról (1825)
  • Egy barátnémhoz írt két levelem nemünk érdekében (1826)
  • Feleletek a Szent Gellért hegye mellől (1828)
  • Eredeti elbeszélések (1829)
  • T. É. összes munkái (1853)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]