Éva Vándor
Aspekto
Éva Vándor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vándor Éva |
Naskiĝo | la 8-an de decembro 1953 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1976) |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Harmath (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Éva Vándor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándor Éva estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Éva Vándor [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Vándor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1976. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét por du jaroj, poste al Nacia Teatro (Miskolc) por unu jaro. Inter 1979 kaj 1983 ŝi apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), poste al malgranda teatro en Budapeŝto. Ekde 1991 ŝi ludas en Teatro József Attila. Ŝi ricevis premiojn en 1986 kaj 2014. Ŝia edzo estas same aktoro.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Epifanio: aŭ kiel vi volas - Maria
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Erzsi
- István Örkény: Macskajáték - Ilus
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A kenguru (1975)
- A miniszter félrelép (1996)
- Sorstalanság (2005)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A gonosztevő (1974)
- Nyolc évszak (1987)
- Patika (serio, 1994-1995)
- Aranyélet (2015)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ellen Barkin, Joan Cusack, Laura Dern, Goldie Hawn, Jamie Lee Curtis kaj aliaj [2]