Öcs
Aspekto
Öcs | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 201 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 0′ N, 17° 37′ O (mapo)47.00191111111117.614811111111Koordinatoj: 47° 0′ N, 17° 37′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 13,7 km² (1 370 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Öcs [+] | |||
Öcs [oĉ] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento departemento Veszprém, en Distrikto Ajka.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 230
- Poŝtkodo: 8292
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en montaro Bakony, laŭ traira flankovojo inter Ajka kaj Nagyvázsony, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Ajka troviĝas 14 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1278 en formo Ech. Dum la mezepoko loĝis tie nobeloj. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1950 kolĥozo pri Nova Vivo formiĝis. Nuntempe la loĝantoj laboras precipe en Ajka. La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs.
En Öcs migra poŝto servas.
Festivalo
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
Öcs | Pula | Taliándörögd |
Vigántpetend |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo
- iama sinagogo, nun loĝejo
- muzeo pri la vilaĝo
- bazalta ebenaĵo, (naturprotekta areo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Situo kaj priskribo hungare Arkivigite je 2004-09-28 per la retarkivo Wayback Machine