Ödön Gróf
Ödön Gróf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de aprilo 1915 en Aŭstrio-Hungario Neteča |
Morto | la 16-an de januaro 1997 en Usono San-Francisko (Kalifornio, Usono) |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto masaĝisto akva savisto sporta trejnisto |
Ödön Gróf, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gróf Ödön estis hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto.
Ödön Gróf[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1915 en en:Neteča (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Kroatio), li mortis la 16-an de januaro 1997 en San-Francisko (Kalifornio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ödön Gróf studis juron en Reĝa Scienca Universitato Erzsébet, baldaŭ li estis fajrobrigada oficiro. Depost la hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono, kie li mortis, sed estis entombigita en Budapeŝto. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1936-1955.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Ödön Gróf ekde 1930 estis naĝisto en Pécs. En la sekva jaro li estis junulara hungara ĉampiono, inter la plenkreskuloj li estis sepfoje inter 1935-1940. Li estis la unua teame en eŭropa ĉampionumo en 1934, poste li venkis kvarfoje en la studentaj mondĉampionumoj en 1935 kaj 1937. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun bronza medalo teame, krome teame li naĝis du mondrekordojn en mondĉampionumoj li estis la unua en 1937 kaj 1938. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1945, poste li estis trejnisto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto (legebla pli malsupre)
- hungarlingvaj datenoj kun foto
- hungarlingvaj datenoj kun foto
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM161117 hungarlingva datenaro de muzeo