Úrkút
Úrkút, germane Urbrunn estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka. La vilaĝonomo signifas: sinjoro-puto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 20 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.0835/17.6446
- Alto super marnivelo: 400m
- Loĝantaro: 2210
- Poŝtkodo: 8409
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo en valo, laŭ traira flankovojo. Ajka troviĝas 9, Balatonfüred 28, Veszprém 25 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1335, la kampoj tiam apartenis al abatejo de Tihany. En la 1770-aj jaroj meze de la arbaro oni fondis vitrofarejon, apude alvenintaj germanoj fondis setlejon. La vilaĝo famiĝis pri vitristoj, en la 19-a jarcento tiu metio translokiĝis al Ajka, kie ankaŭ nun oni faras vitrojn. En 1917 karbominado estiĝis, post la 1-a mondmilito ankaŭ manganominado, kiu tuj superis la karbon. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis. En 1959 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.