Ĉambro de Deputitoj de Bolivio
Etoso
Ĉambro de Deputitoj de Bolivio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Ĉambro de Deputitoj ![]() | |||||
Komenco | 1871 vd | ||||
Geografia situo | 16° 29′ 46″ S, 68° 7′ 59″ U (mapo)-16.496111111111-68.133055555556Koordinatoj: 16° 29′ 46″ S, 68° 7′ 59″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Bolivio vd | ||||
Situo | La-Pazo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/06/Coat_of_arms_of_Bolivia.svg/150px-Coat_of_arms_of_Bolivia.svg.png)
La Ĉambro de Deputitoj de Bolivio (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Bolivio - la alia parto estas la Senato de Bolivio aŭ Ĉambro de Senatanoj de Bolivio. Kune la du ĉambroj nomatas la "Nacia Kongreso de Bolivio".
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/LaPaz_Plaza_Pedro_Di_Murillo_10.2004.jpg/300px-LaPaz_Plaza_Pedro_Di_Murillo_10.2004.jpg)
la parlamentejo ĉe la urbocentra placo Plaza Murillo de La-Pazo jen maldekstre en la bildo
En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto elektiĝas 130 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj - 77 deputitoj elektiĝas por reprezenti po balotan distrikton, kaj aldonaj 53 elektiĝas laŭ proporcia balotsistemo el listoj de politikaj partioj laŭ departementoj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo La-Pazo.
Balotoj[redakti | redakti fonton]
La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 6-an de decembro 2009.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo de la Ĉambro de Deputitoj de Bolivio (hispane) Arkivigite je 2016-02-25 per la retarkivo Wayback Machine