Ĉaturango estas la plej malnova varianto de ŝako de ĉirkaŭ 600 p.K.. Ĝi eble estas la deveno de ŝako, ĉina ŝako, ŝogio kaj aliaj ŝakaj variantoj. La nomo devenas el la sanskrita lingvo kiu signifas "dividita en kvar partoj", t.e. infanterio, rajdistaro, elefantoj kaj militveturiloj; antaŭbildojn de hodiaŭaj ŝakaj peonoj, ĉevaloj, kurieroj kaj turoj.
La reguloj de la ludo similas al tiuj de la moderna versio. Ludantoj uzas tradician 8x8 tabulon, tamen, oni uzas malsaman pecaron.
a
b
c
d
e
f
g
h
8
8
7
7
6
6
5
5
4
4
3
3
2
2
1
1
a
b
c
d
e
f
g
h
La elira pozicio de Ĉaturango.[1] La Rajaj ne alfrontas unu la alian; la blanka Raja startas ĉe la ĉelo 'e1' kaj la nigra Raja ĉe la ĉelo 'd8'.
La ĝustaj reguloj de Ĉaturango estas nekonataj. Ŝakaj historiistoj supozas, ke la ludo havis similajn regulojn al tiuj de sia posteulo Ŝatranĝo. Aparte, ekzistas necerteco pri la movoj de la Gaja (elefanto), kiu estas la pioniro de la modernŝaka kuriero.
a
b
c
d
e
f
g
h
8
8
7
7
6
6
5
5
4
4
3
3
2
2
1
1
a
b
c
d
e
f
g
h
Ashtāpada, estas la senkvadratita 8 × 8 tabulo, kelkfoje kun specialaj markoj, kie ĉaturango estis ludita
La elira pozicio estas kiel montrita. La ludanto markata kiel "blanka" movas unue. La celo de ĉaturango estas same kiel moderna ŝako, tiu estas ŝakmati la Rajan (reĝon) de la rivalo.
Padàti aŭ Bhata (piedsoldato aŭ infanteriano; peono)
Raja (reĝo) (ankaŭ literumita Rajah): ĝi movas unu paŝon en ajna direkto (vertikala, horizontala aŭ diagonala), same kiel la reĝo en okcidenta ŝako. Ne estas aroko en ĉaturango.
Mantri (ministro aŭ konsilisto); ankaŭ konata kiel Senapati (generalo): ĝi movas unu paŝon diagonale en iu direkto, kiel la ferz en Ŝatranĝo.
Ratha (ĉaro) (ankaŭ literumita Śakata): ĝi movas same kiel turo en ŝako.
Gaja (elefanto) (ankaŭ literumita Gajah aŭ Hathi): ĝi movas du paŝojn diagonale en iu direkto, saltante super la unua kvadrato, kiel la alfil en Ŝatranĝo.
Ashva (ĉevalo) (ankaŭ literumita Ashwa aŭ Asva): ĝi movas same kiel ĉevalo en ŝako.
Padàti aŭ Bhata (piedsoldato aŭ infanteriano) (ankaŭ literumita Pedati); ankaŭ konata kiel Sainik (batalanto): ĝi movas kaj kaptas same kiel Peono en ŝako, sed sen la eblo de duobla paŝo je la unua movo.
La araba ŝatranĝoludisto al-Adli[2] mencias du pliajn diferencojn:
Pato estis venko por patita ludanto. Tiu regulo aperis denove en iuj mezepokaj ŝakaj variantoj en Anglio ĉ. 1600. Laŭ iuj fontoj, estis neniu senmoviĝo, kvankam tio estas neverŝajna.
La ludanton, kiu unue solecos la kontraŭulan reĝon (t.e. tiu kaptas ĉiujn malamikajn pecojn krom la reĝo), tiu gajnas. En Ŝatranĝo tio estas ankaŭ venko, sed nur se la kontraŭulo ne povas soleci la ludantan reĝon sur sia sekvanta movo.