Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio
Aspekto
Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio (ĉeĥe Český železničářský esperantský svaz, mallongigo ČŽES) estas asocio de esperantistaj fervojistoj fondita la 24-an de oktobro 2009 kiel daŭriganto de Ĉeĥa Fervojista Sekcio.
La asocio estis registrita ĉe Ministerio por Internaj Aferoj de Ĉeĥa Respubliko jam la 23-an de julio 2009.
La membroj samtempe restas membroj ankaŭ de ĈEA, sed la memstareco de la iama fervojista sekcio ebligas pli elastan kaj pli rapidan agadon.
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]2009-2020 Jindřich Tomíšek, honora membro de ĈEA kaj IFEF.
2020- Ladislav Hakl
Membreco en aliaj societoj
[redakti | redakti fonton]Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
FISAIC Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj