Ĉefstacidomo Frankfurto ĉe Majno
Ĉefstacidomo Frankfurto | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Frankfurt (Main) Hauptbahnhof | ||
![]() portala fasado
| |||
ĉefstacio • longdistanca stacio • Regionalbahnhof • kapostacio | |||
Situo | |||
Lando | ![]() | ||
Loko | Frankfurto ĉe Majno | ||
Geografia situo | 50° 6′ 26″ N, 8° 39′ 45″ O (mapo)50.1072222222228.6625Koordinatoj: 50° 6′ 26″ N, 8° 39′ 45″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Kajoj | 25 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1888 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Deutsche Bahn | ||
Kodo UIC | 80110684 | ||
La ĉefstacidomo Frankfurto ĉe Majno - germane Frankfurt (Main) Hauptbahnhof - estas la plej granda fervoja stacidomo en Frankfurto ĉe Majno. Kun proksimume 493 000 vojaĝantoj ĉiutage (laŭ la statistikoj de 2019), ĝi estas la dua plej okupata longdistanca fervoja stacio en Germanio post la ĉefstacidomo Hamburgo. La kapostacio, kiu malfermiĝis en 1888, estas unu el la 21 metropolitaj stacioj de la nacia kompanio de fervojoj Deutsche Bahn, laŭ klasigo de 2018. Pro ĝia centra loko, la kompanio Deutsche Bahn priskribas ĝin kiel la plej gravan trafiknabon en germana trajnotrafiko.
En pintaj tagoj, ĉirkaŭ 1 170 trajnoj pasas tra la fina stacidomo.Aldone al la ĉefstacidomo, Frankfurto havas tri aliajn longdistancajn stacidomojn: la suda (Südbahnhof), okcidenta (Westbahnhof) kaj la flughavena longdistanca fervoja stacidomo.
Sub la stacidomo ekzistas subtera stacio de la apudurba fervoja reto S-Bahn kaj metrostacio, kiuj disponigas ligon al la urba kaj regiona rapida transitreto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo kun foninformoj pri la vastaj renovigaj trakonstruoj 2024-2030 (germane)
