Ĉenaran
Ĉenaran · چناران | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Rezaa Ĥorasano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 53 879 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 39′ N, 59° 7′ O (mapo)36.64555555555659.121111111111Koordinatoj: 36° 39′ N, 59° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 184 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Ĉenaran (perse چناران) estas urbo en la nordoriento en Irano. Ĝi apartenas la provinco Centra Ĥorasano aŭ Rezaa Ĥorasano, do tradicie apartenas al la historia kultura regiono Ĥorasano. La urbo estas la administra centro de same nomata distrikto. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 53 879 loĝantoj. La teritorio situas en supermara alteco de 1 184 metroj.


La tuta provinco situas same proksime al Turkmenio norde kiel al Afganio oriente, kaj en Ĉenaran kiel en la tuta provinco ekde la 2000-aj jaroj estas aparte multaj afganaj rifuĝintoj. Per rekta linio el Ĉenaran al Turkmenio estus nur 60 kilometroj, sed per plej proksimaj vojoj estas 220 kilometroj, dum ĝis la limo al Afganio estas 290 kilometroj. Tial fakte ambaŭ najbaraj landoj sentiĝas proksimume same for. Sed kompreneble en Afganio la politika situacio estas pli streĉita, kaj krome la plej multaj afganoj parolantaj la darian facile kompreniĝas en la persa - sed tamen la situacio de rifuĝintoj neniam estas facila.