Ĉinaj ciferoj
Ĉinaj ciferoj estas uzataj en Ĉinio.
Similaj japanaj ciferoj estas uzataj en Japanio kaj koreaj ciferoj en Koreio.
Ciferaj literoj
[redakti | redakti fonton]Estas literoj reprezentantaj la ciferojn nulo ĝis naŭ, kaj aliaj literoj reprezentas pli grandajn numerojn kiel dek, cent, mil ktp. Estas du aroj de literoj por ĉinaj numeroj: unu por ĉiutaga skribado kaj alia por uzo en komerca au financa kunteksto konata kiel dàxiě (大寫 en tradicia ĉina, 大写 en simpligita ĉina). La lasta aperis, ĉar la ĉiutagaj literoj estas simplaj, tial ĝia uzo ne povas eviti falsigojn. Ili efikas same kiel la skribado en Esperanto "unu du tri..."
S estas simpligita, T - tradicia. Notu, ke la substrekoj ne estas fakte partoj de la signoj, por pli klaraj bildoj vidu en ĉina skribo de numeraloj.
Financa | Normala | Valoro | Notoj |
---|---|---|---|
零 | 〇 | 0 | 〇 estas neformala metodo reprezenti nulo, sed 零 estas pli ĝenerale uzata, speciale en lernejoj. |
壹 | 一 | 1 | ankaŭ 弌 (malmoderna) ankaŭ 么(T) aŭ 幺(S) yāo kiam uzata en telefon-numeroj ktp., vidu piednoto 1. |
貳(T) aŭ 贰(S) |
二 | 2 | ankaŭ 弍 (malmoderna) ankaŭ 兩(T) aŭ 两(S) liǎng kiam uzata antaŭ mezurvorto. |
叄(T) aŭ 叁(S) |
三 | 3 | ankaŭ 弎 (malmoderna) ankaŭ 參(T) aŭ 参(S) sān. |
肆 | 四 | 4 | |
伍 | 五 | 5 | |
陸(T) or 陆(S) |
六 | 6 | |
柒 | 七 | 7 | |
捌 | 八 | 8 | |
玖 | 九 | 9 | |
拾 | 十 | 10 | Malgraŭ kelkaj uzas 什, ĝi ne estas akceptebla, ĉar ĝi povas esti superskribita al 伍. |
念 aŭ 貳拾 |
廿 aŭ 卄 |
20 | 卄 estis malofte uzata, sed ankoraŭ ofte uzata en parolata lingvo ambaŭ uzataj plejparte en kalendaroj (二十 estas uzata). |
叄拾 | 卅 | 30 | 卅 estis malofte uzata, sed ankoraŭ ofte uzata en parolata lingvo pleje je kalendaroj (三十 estas uzata). |
肆拾 | 卌 | 40 | 卌 estis malofte uzata (四十 estas uzata). |
佰 | 百 | 100 | |
仟 | 千 | 1000 | |
萬 | 萬(T) or 万(S) |
104 | Ĉinaj numeroj grupiĝas per dekmiloj, vidu sube. |
Grandaj nombroj
[redakti | redakti fonton]Simile al la "mallonga" kaj "longa" skaloj de numeralegoj en eŭropaj lingvoj, estas kelkaj skaloj en la ĉinaj ciferoj:
Sistemo | 億 yì |
兆 zhào |
京 jīng |
垓 gāi |
秭 zǐ |
穰 ráng |
溝 gōu |
澗 jiàn |
正 zhēng |
載 zài |
Oblo de pligrandiĝo |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alternativa | 經/经 | 杼 | 壤 | ||||||||
1 | 105 | 106 | 107 | 108 | 109 | 1010 | 1011 | 1012 | 1013 | 1014 | Ĉiu nombro estas 10 (十 shí) de la antaŭa. |
2 | 108 | 1012 | 1016 | 1020 | 1024 | 1028 | 1032 | 1036 | 1040 | 1044 | Ĉiu nombro estas 10000 (萬 wàn) de la antaŭa. |
3 | 108 | 1016 | 1024 | 1032 | 1040 | 1048 | 1056 | 1064 | 1072 | 1080 | Ĉiu nombro estas 108 (萬萬 wànwàn) de la antaŭa. |
4 | 108 | 1016 | 1032 | 1064 | 10128 | 10256 | 10512 | 101024 | 102048 | 104096 | Ĉiu nombro estas kvadrato de la antaŭa. |
En moderna uzado estas nur la dua sistemo. Kvankam estas iuj disputoj pri valoro de 兆 zhào, ĝia uzado por 1012 estas en la vivo en Ĉinio kaj ankaŭ en japanaj ciferoj kaj koreaj ciferoj. Tamen plejparto de homoj ne komprenas signojn post 億 yì (108) kaj priskriboj en vortaroj por pli grandaj nombroj povas ne esti sufiĉaj (escepte de Koreio kie 兆 zhào kaj 京 jīng estas ofte uzataj)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĉina skribo de numeraloj (ekzemploj)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ifrah, Georges: Universalgeschichte der Zahlen. Frankfurt, New York: Campus, 1991, ISBN 3880599564
- Eberhard, Wolfram: Chinesische Symbole. München, 4. Auflage 1984, ISBN 3424008788