Ĉincja Aliaflanko
Aspekto
Ĉincja | |
Vera nomo | Paŭlo (familia nomo nekonata) |
Universo | Rat-Man |
Kreita de | Leonardo Ortolani |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Cinzia Otherside |
Lingvo | itala |
Eldonisto | Panini Comics – Cult Comics |
Unua apero | Spot n. 2 (aldonaĵo de L'Eternauta n. 86) |
Dato | junio 1990 |
Oficiala retejo | www.rat-man.it |
Esperanta versio | |
Tradukis | projekto RoMEo |
Eldonis | Espero |
Unua apero | Rat-Man n. 1 (La skuegaj originoj de la Rat-Man) |
Dato | novembro 2007 |
Esperanta retejo | retejo de projekto RoMEo |
Detaloj | |
Amikoj | Tamara |
Povoj | danke al ŝi- aŭ lia laboro, konas multajn gravulojn (kaj de ili povas peti favorojn) |
Ĉincja Aliaflanko (vera nomo Paŭlo) estas komiksrolulo kreita de Leo Ortolani en la jaro 1989, ene de la historio "La skuegaj originoj de Rat-Man" (en la originala: "Le straordinarie origini del Rat-Man").
Eksa leterportisto, post kiso de Deboro La Roko (la vera nomo de Rat-Man) malkovras sian veran mem kaj fariĝas transseksulo, platenita kaj kutime surhavanta leopardmakulitajn kompletojn.
Ŝi aŭ li amas Rat-Man, kiu reciprokas per stomaka malforteco.