Ĉinlingva Vikipedio
Aspekto
(Alidirektita el Ĉinlingva vikipedio)
Ĉinlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Retadreso | zh.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | ĉina |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 1-a de marto 2025 | |
Artikolnombro | 1 465 594 |
Profundeco | 212 |
Paĝoj | 7 959 293 |
Redaktoj | 85 968 681 |
Uzantoj | 3 675 434 |
Aktivaj uzantoj | 7 152 |
Administrantoj | 64 |
Dosieroj | 68 491 |
La ĉinalingva Vikipedio (ĉine simpligite 中文維基百科 respektive tradicie 中文维基百科) estas ĉinlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Komencita en oktobro 2002, la ĉinlingva vikipedio havis pli ol 270 000 artikolojn en septembro 2009 kaj pasis la limon de 400 000 komence de februaro 2012. Ĝi havas 72 administrantojn, inkluzive de 29 el ĉeftera Ĉinio, 18 el Tajvano kaj 15 el Honkongo.
La ĉinlingva vikipedio estas la tria plej larĝa reta ĉinlingva enciklopedio post Hudong kaj Baidu Baike.
Aŭtomata konvertiĝo inter tradicia kaj simpligita ĉinaj karakteroj, kaj dialektaj vortoj
[redakti | redakti fonton]
mapo de la ĉinaj lingvoj
Variaĵo | Ĉina nomo | iso |
---|---|---|
Simpligita | 简体 | zh-hans |
Tradicia | 繁體 | zh-hant |
Simpligita kaj uzanta ĉefterajn ĉinajn terminojn | 大陆简体 | zh-cn |
Tradicia kaj uzanta Tajvanaj terminoj | 台灣正體 | zh-tw |
Simpligita kaj uzanta Singapurajn kaj Malajziajn terminojn | 马新简体 | zh-sg |
Tradicia kaj uzanta Honkongajn terminojn | 香港繁體 | zh-hk |
Tradicia kaj uzanta Makaajn terminojn | 澳門繁體 | zh-mo |
Vikipedioj en aliaj lingvoj de la ĉina lingvaro
[redakti | redakti fonton]Aparte de la norma ĉina lingvo aŭ mandarena lingvo, ĝis nun ses lingvoj de la ĉina lingvaro estis konsiderataj kaj sufiĉe malsamaj de la norma ĉina kaj havantaj sufiĉe grandan parolantaron por pravigi la kreon de apartaj vikipedioj en ili:
VP-a nomo | VP-a kodo | Ĉina nomo | Lingvo | Skribsistemo |
---|---|---|---|---|
Minnana vikipedio | zh-min-nan: | 闽南语 | en la minnana lingvo, uzante la hoklan lingvon de Tajvano] kiel normo. | Latina (Pe̍h-ōe-jī) |
Kantona vikipedio | zh-yue: | 粵語 | en la kantona lingvo, uzante la norman kantonan, do la dialekton de Kantono kaj Honkongo kiel normo | Tradicia |
Min-donga vikipedio | cdo: | 闽东语 | en la min-donga lingvo, uzante la dialekton de Fuĝoŭo kiel normo. | Latina (Bàng-uâ-cê) |
Vua vikipedio | wuu: | 吴语 | en la vua lingvo, uzante la dialektojn de Ŝanhajo kaj de Suĝoŭo kaj aldone klasigan vulingvan literaturon kiel normo. | Simpligita |
Hakaa vikipedio | hak: | 客家話 | en la hakaa lingvo. | Latina (Pha̍k-faa-sṳ) |
Gana vikipedio | gan: | 赣语 | en la gana lingvo, uzante la dialekton de Nanĉano kiel normo. | Tradicia |
Klasika ĉina vikipedio | zh-classical: | 文言 | en la klasika ĉina lingvo. | Tradicia |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Emblemoj en aliaj ĉinaj vikipedioj ol en la norma ĉina lingvo
[redakti | redakti fonton]
|