Saltu al enhavo

Kantonlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantonlingva Vikipedio
Retadreso zh-yue.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kantona
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 16-a de junio 2024
Artikolnombro 140 979
Profundeco 10.4
Paĝoj 315 780
Redaktoj 2 142 360
Uzantoj 275 310
Aktivaj uzantoj 264
Administrantoj 12
Dosieroj 2 838
vdr

La kantonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kantona lingvo, variaĵo de la ĉina lingvo parolata en Honkongo, Makao kaj la provinco de Guangdong (estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo). Sialingve ĝi havas la titolon 粵文維基百科 (latinliterigata per sistemo Jyutping: jyut6 man4 wai4 gei1 baak3 fo1). La projekto fondiĝis en marto 2006. La 16-an de junio 2024 ĝi enhavas 140 979 artikolojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]