Saltu al enhavo

Ĉinstila Modernigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉinstila modernigo (ĉine: 中国式现代化), ankaŭ nomata la ĉina modernigo aŭ la ĉina vojo al modernigo, estas politika slogano de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP), kiu laŭdas modelon de modernigo kontraste kun okcidentstila evoluado kaj emfazas la fortojn de la ĉinaj ekonomia kaj politika modeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La termino devenas de Deng Xiaoping, kiu menciis ĝin dum parolado en marto 1979 pri la Kvar Bazaj Principoj.[1]

Ĝi fariĝis memstara frazo sub la ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio Xi Jinping, kiam en aprilo 2021, la Popola Ĵurnalo lanĉis plurajn artikolojn pri ĉinstila modernigo kaj poste la ceteraj ŝtataj amaskomunikiloj faris la samon.[1]

Resumo[redakti | redakti fonton]

La termino estas uzata de ĉinaj gvidantoj por koncepti novan modelon de evoluado en la mondo. Xi diris, ke ĉinstila modernigo "rompas la miton, ke modernigo signifas okcidentigon".[2] Ĉinstila modernigo estas socialisma modernigo gvidanta de la Ĉina Komunista Partio. Komuna prospero estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj principoj de ĉinstila modernigo. Ĉinstila modernigo havas "kvin karakterizaĵojn", "naŭ bazajn postulojn", kaj "kvin gravajn principojn".[3]

Karakterizaĵoj kaj bazaj postuloj de ĉinstila modernigo
Karakterizaĵoj Bazaj postuloj Gravaj principoj
  1. Ampleksa populacio
  2. Komuna prospero por ĉiuj
  3. Materiala kaj kultura progresoj
  4. Harmonio inter homaro kaj naturo
  5. Paca evoluado
  1. Persisti en la gvidado de la Ĉina Komunista Partio
  2. Insisti pri socialismo kun ĉinaj trajtoj
  3. Antaŭenigi altkvalitan evoluadon
  4. Disvolvi tutprocezan popolan demokration
  5. Riĉigi la kulturajn vivojn de la popolo
  6. Atingi komunan prosperon por ĉiuj
  7. Antaŭenigi harmonion inter homaro kaj naturo
  8. Konstrui homaran komunumon kun komuna estonteco
  9. Krei novan formon de homa evoluado
  1. Teni kaj plifortigi la gvidadon de la Partio
  2. Insisti pri la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj
  3. Insisti pri filozofio de homcentra evoluado
  4. Insisti pri reformo kaj malfermo
  5. Teni kaj antaŭenigi batalan spiriton

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Chinese-style Modernization (2023-03-04). Alirita 2023-03-15.
  2. "Xi Rejects Westernization in Show of Faith in Self Reliance", Bloomberg News, 2023-02-08.
  3. Chinese-style Modernization (2023-03-04).