Častolovice (Česká Lípa)
- Estas ankaŭ Častolovice.
Častolovice (Časlovice) | |
germane Schasslowitz | |
vilaĝo | |
Domoj en Častolovice
| |
Oficiala nomo: Častolovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Česká Lípa |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Zakupa montetaro |
Domoj | 38 2011 |
Rivero | Šporka |
Situo | Častolovice |
- koordinatoj | 50° 43′ 04″ N 14° 31′ 59″ O / 50.71778 °N, 14.53306 °O (mapo) |
Katastro | 2,86 km² (286 ha) Častolovice u České Lípy |
Loĝantaro | 109 (2021) |
Denseco | 38,11 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 470 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Častolovice (Česká Lípa) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Častolovice (antaŭa nomo Časlovice, germane Schasslowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Česká Lípa en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas proksimume 3 km norde de Česká Lípa en valo, en kiu fluas rojo Šporka. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 38 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 109 loĝantoj.
Častolovice situas en katastra teritorio Častolovice u České Lípy kun areo 2,86 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estiĝis verŝajne en la 14-a jarcento kiel vilaĝo de homoj de Častolov (Častolov estis unu el la unuaj en familio de Ronovcidoj). Ĝi iom post iom nomiĝis Czastolowicz (1394), Czaselwicz (1460), Czastolowicze (1545), Ssaslowicze (1612), Schaslowicz (1790). Ekde la 15-a jarcento ĝi apartenis al senjorujo Zákupy. Unue ĝi estis alligita al Česká Lípa en la jaro 1969, en la jaroj 1990-2004 ĝi estis memstara, sed post foriro de loĝantoj ĝi denove alligis al la distrikta urbo al la 1-a de januaro 2005.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 286 |
1880 | 294 |
1890 | 271 |
1900 | 273 |
1910 | 281 |
1921 | 290 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 307 |
1950 | 127 |
1961 | 134 |
1970 | 108 |
1980 | 61 |
1991 | 39 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 51 |
2011 | 98 |
2021 | 109 |
La ĉi tieaj loĝantoj laboris ĉefe en agrikulturo, kelkaj praktikis kaleŝadon kaj laboris kiel pentristoj de vitro kaj hejmaj laboristoj por vitrofarejoj en Nový Bor. En la vilaĝo estas malgranda vitrofarejo - Gisejo de Florian.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1797 ĉi tie estis konstruita baroka kapelo de La plej sankta Triunuo. En la jaro 1826 estis konstruita unua lernejo, kiun je 70 jaroj pli poste anstataŭigis lernejo nova, kie oni instruis ĝis la jaro 1973. El la jaro 1883 devenas distrikta ŝoseo ĝis Manušice kaj Pihel.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Rojo en Častolovice
-
Monumento en Častolovice
-
Kapelo meze de la vilaĝo
-
Gisejo de Florian
|