Vůsí
Vůsí | |
vilaĝo | |
Fajroestingista armilejo kaj kapelo de Virgulino Maria
| |
Oficiala nomo: Vůsí | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Písek |
Administra municipo | Květov |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Tabora montetaro |
Domoj | 26 (2011) |
Rivero | Vultavo |
Situo | Vůsí |
- koordinatoj | 49° 24′ 38″ N 14° 15′ 23″ O / 49.41056 °N, 14.25639 °O (mapo) |
Katastro | 3,28 km² (328 ha) Vůsí |
Loĝantaro | 21 (2021) |
Denseco | 6,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1581 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 399 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Vůsí | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Vůsí estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Květov, troviĝanta en distrikto Písek. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudokcidente de Květov. Estas ĉi tie registritaj 91 adresoj[1]. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 21 loĝantoj.
Vůsí estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,28 km².
Du kilometrojn de la vilaĝo sur la bordo de valbaraĵo Orlík troviĝas kabana domaro Červená II. kun devene romanika preĝejo de sankta Bartolomeo el la 12-a jarcento. Červená estas sekvanto de la samnomata eksa vilaĝo, kiu pereis fine de la 1950-aj jaroj en konekso kun konstruado de orlika akva rezervujo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1581.
Sub Vůsí plej malfrue al la jaro 1869[2] administre enfalis parto de ĉevultava vilaĝo Červená.[3] Tiu ĉi II. díl kun la preĝejo, paroĥestrejo, lernejo kaj tombejo etendiĝis sur la dekstra bordo de rivero de rojo sur Bráníky ĝis rojo Hrejkovický potok. I. díl en la katastra teritorio de Jetětice, en kiu troviĝis plimulto de la vilaĝo, daŭrigis sude al Saník. III. díl situis sur la maldekstra bordo kaj ĝi havis propran paroĥestrejon kaj ankaŭ lernejon en Oslov. En la jaro 1930 Červená I. díl havis 29 domojn kaj 127 loĝantojn, Červená II. díl 2 domojn kaj 4 loĝantojn, Červená III. díl 9 domojn kaj 27 loĝantojn.[3] La sekvanto de tiu ĉi parto (díl) estas hodiaŭa loka parto Červená II.
Korpuso de volontulaj fajroestingistoj estis fondita en la jaro 1923.[4] En la jaro 1930 la vilaĝo havis 23 registrajn numerojn kaj 113 loĝantojn.[4]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 243 |
1880 | 180 |
1890 | 161 |
1900 | 161 |
1910 | 167 |
1921 | 143 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 117 |
1950 | 81 |
1961 | 84 |
1970 | 72 |
1980 | 49 |
1991 | 33 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 23 |
2011 | 22 |
2021 | 21 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Bartolomeo. La ununava preĝejo el fino de la 12-a jarcento kun antaŭaltaro volbita per kruca volbo. Dum la transporto el la devena vilaĝo Červená super la nivelo de la inundiga linio ĝi perdis sian romanikan karakteron.
- Kapelo de Virgulino Maria el la jaro 1903 troviĝas en la vilaĝo super la fiŝlago.
Pluaj fotografioj
[redakti | redakti fonton]-
Kapelo de Virgulino Maria
-
Kruco proksime de la kapelo
-
Preĝejo de sankta Bartolomeo
-
Preĝejo de sankta Bartolomeo
-
Valbaraĵo Orlík, Vůsí - super Vultavo
-
Restoracio
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Adresoj en Ĉeĥa respubliko. Alirita 2009-10-22.
- ↑ DigiArchiv SOA v Třeboni - ver. 20.03.23. Alirita 2020-03-27.
- ↑ 3,0 3,1 Kytka (2003), p. 75
- ↑ 4,0 4,1 Kytka, Josef. (1940) Milevsko a jeho kraj: turistika, památky, historie.. Milevsko: Nákladem odboru klubu českých turistů, p. 76.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- CACÁK, František – RYBÁK, Jaroslav. Vltava v zrcadle dobových pohlednic. 1. vyd. Pistorius & Olšanská, Příbram 2007. (ISBN 978-80-87053-03-4)
- ČÁKA, Jan. Zmizelá Vltava. 1. vyd. BAROKO & FOX, Beroun 1996. (ISBN 80-85642-26-3); 2. vyd. Paseka, Praha 2002. (ISBN 80-7185-491-3)
- HANESCH, Josef. Velkostatek Orlík nad Vltavou. Třeboň 1969.
- HLADKÝ, Jiří. Kapličky, boží muka, výklenkové kapličky a zvoničky na Milevsku a Písecku. 1. vyd. Město Milevsko, Milevsko 2007. (ISBN 978-80-254-0640-3); 2. vyd. Svazek obcí Milevska za podpory města Milevska, Praha 2011. (ISBN 978-80-254-0640-3)
- KYTKA, Josef. Milevsko a jeho kraj: turistika, památky, historie. 1. vyd. Nákladem odboru klubu českých turistů v Milevsku, Milevsko 1940; 2. vyd. Spolek pro rozvoj kultury v Milevsku, Milevsko 2003.
- TYL, František. Paměti zvíkovské. 1. vyd. Šimáček, Praha 1888; 2. vyd. GARN, Brno 2013.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Bartolomeo
- Červená nad Vltavou - pereinta vilaĝo
|