Saltu al enhavo

Červená nad Vltavou (pereinta vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Červená nad Vltavou
Tiu ĉi artikolo temas pri pereinta municipo. Pri parto de municipo Jetětice temas artikolo Červená (Jetětice).
Červená nad Vltavou
germane Tscherwena an der Moldau, latine Ruffa
pereinta vilaĝo
Preĝejo de sankta Bartolomeo, paroĥestrejo kaj lernejo sur ksilografio de Antonín Lewý
Oficiala nomo: Červená nad Vltavou
Mallongigite: Červená
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Akva rezervujo Akva rezervujo Orlík
Rivero Vultavo
Situo Červená nad Vltavou
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 49° 24′ 04″ N 14° 14′ 21″ O / 49.40111 °N, 14.23917 °O / 49.40111; 14.23917 (mapo)
Unua skribmencio 1190
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Červená nad Vltavou (ankaŭ nur Červená, germane: CzerwenaTscherwena an der Moldau, latine: Ruffa) estas pereinta vilaĝo en distrikto Písek en Sudbohemia regiono. Ĝi troviĝis en supermara alteco 340 m s. m. sur ambaŭ bordoj de rivero Vultavo ĉe romanika preĝejo de sankta Bartolomeo. La dekstraborda parto estis dividita inter katastra teritorio de Jetětice kaj Vůsí, la maldekstrabordan parton administris municipo Oslov. Červená estis detruita fine de la 1950-aj jaroj en konekso kun konstruado de akva rezervujo Orlík. La unua skribmencio devenas el la jaro 1190.[1]

1190 obiit Dislava matrona, fundatrix ecclesie in Ruffa
1190 mortis patrino de (Z)dislav, fondintino de la preĝejo en Červená

— Mortonoto el monaĥejo en Schlägl kaj ĝia traduko[2]

La nomo de vilaĝo estas derivita de Červený potok.[3] Antaŭ la jaro 1190 verŝajne Zdislava, la patrino de Jiří Milevský, lasis konstrui sur la dekstra vultava bordo en la romanika stilo preĝejon de sankta Bartolomeo. La preĝejo estas en skribaj fontoj markata kiel RuffaEcclesia Ruffa (Ruĝa preĝejo). La vilaĝo apartenis al bienoj de premonstrata monaĥejo en Milevsko. Dum husmilitoj la monaĥejo estis forbruligita kaj detruita kaj tiu ĉi ĝia posedaĵo imperiestro Sigismondo en la jaro 1420 lombardas al senjorujo de Zvíkov.[3] De Rožmberkidoj aĉetis la bienojn en la jaro 1473 de la milevska monaĥejo Švamberkidoj. En la jaro 1575 imperiestro Maksimiliano la 2-a transgvidis ĉiun parcelan posedaĵon de la monaĥejo al Kryštof II. ze Švamberka kiel heredan havaĵo.[4] Post batalo sur Blanka monto aĉetis en la jaro 1623 la konfiskitan švamberkan senjorujon Zvíkov kaj Orlík Jan Oldřich z Eggenberka. La lastaj nobelaj posedantoj estis ekde la jaro 1710 Schwarzenbergidoj.

Červená apartenis en la jaro 1843 enkadre de fideikomisa senjora grandbieno panského velkostatku Orlík en la posedaĵon de kníže Bedřich ze Schwarzenbergu.[5] Tiutempe la vilaĝon kreis 31 registraj numeroj, en kiu loĝis 220 loĝantoj.[5]

Červená pli poste al la jaro 1869[6][7] administre dividis en tri partojn (díl).[8] I. díl etendiĝis sur la dekstra bordo de la rivero de Saník ĝis rojo Hrejkovický potok, enfalis ĉi tien plimulto de la vilaĝo kaj administris ĝin municipo Jetětice. II. díl en la katastra teritorio Vůsí daŭrigis norden al la rojo en Bráníky kaj troviĝis ĉi tie sole preĝejo, paroĥestrejo, lernejo kaj tombejo. III. díl situis sur la maldekstra bordo kaj ĝi havis sian paroĥestrejon kaj ankaŭ lernejon en Oslov. En la jaro 1930 Červená havis en I. díl 29 domojn kaj 127 loĝantojn, Červená II. díl 2 domojn kaj 4 loĝantojn, Červená III. díl 9 domojn kaj 27 loĝantojn.[8]

Vultavo en Červená

En la 1920-aj jaroj Červená fariĝis elserĉanta turisma somerrestadejo. Vilaon kun nomo Božena lasis ĉi tie konstrui membro de orkestro de Nacia teatro en Prago Václav Frabša,[9] restadis ĉi tie ankaŭ pentristo Václav Špála. Ekde la jaro 1898 regule vizitis Červená ankaŭ estonta landa prezidento de Subkarpata Rusio Antonín Rozsypal, kiu estis post la morto en la jaro 1937 en la loka tombejo ankaŭ sepultita.[10] Fako de klubo de ĉeĥaj turistoj en Milevsko malfermis en la jaro 1938 en Rukávečská obora padon de inspektisto Václav Levý.[11] Ĝi kondukis el Květov al Červená preter Hrejkovický potok, kiun ĝi superis sur kelke da pontetoj, kaj sur ambaŭ finaĵoj ĝi estis enkondukita per monumenteto. La monumento situanta ĉe la lernejo de Červená ne konserviĝis, de la Květov situas nuntempe ĉe ŝoseo kondukanta el Květov al Tyrolský dům.

Malantaŭ la preĝejo atendis naĝantojn famaj Červenské proudy.

La 19-an de februaro 1945 estis proksime de la vilaĝo saltinta enkadre de operaco Cottage Vlastislav Žuk. Sed pro la vundo kaj precipe pro disbato de radiostacio li ne povis plenumi la taskon, kiu estis kolekto de raportistaj informoj kaj ties forsendo ĝis Londono.

La devena municipo pereis en la jaro 1960 post konstruado de akva rezervujo Orlík.

La sekvanto de Červená I. díl estas parto de municipo Jetětice Červená, sub kiu enfalas domaroj Jetětické Samoty, Truhlařov, Pazderna, Kopanický, arbaristejo Habr kaj kelke da kabanaj domaroj kaj refreŝigejaj areoj. Kondukas tra ĝi fervojlinio Tábor–Ražice kaj situas ĉi tie fervoja stacidomo Červená nad Vltavou.

II. díl sub nomo Červená II poste markas parton de la katastra teritorio Vůsí (parto de municipo Květov), kie troviĝas preĝejo de sankta Bartolomeo, kiu estis kiel ununura el la tuta vilaĝo transportita super la nivelo de la inundiga linio.

Konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Červená I

[redakti | redakti fonton]
Konstruado de la fervoja ponto, kaj muelejo de Šejhar
  • Fervoja ponto trans Vultavo estis konstruita en la jaroj 1886–1889 kiel konsisto de nove malfermita fervojlinio Tábor–Ražice. Siatempe temis pri la dua plej alta ponto en Aŭstrio-Hungario.[12]
  • Muelejo de Šejhar. Laŭ antaŭaj posedantoj nomata ankaŭ Muelejo de Honsa. Muelisto Šejhar ekipis la konstruaĵon post la jaro 1902 per dinamo, moderna turbino kaj elektra lumigo.[12]
  • Vitra kasteleto. La karaktero de Červená kiel la elserĉata turisma somerrestadejo postulis en la jaro 1928 konstruadon de pensiono,[9] kiu proponis 24 ĉambrojn kaj 60 litojn.[13]
  • Poŝtofico. Konstruaĵo el la jaro 1907.[9]
  • Blažej. Solejo.
  • Šimek. Solejo. Nuntempe estas laŭ ĝi nomita Šimkova strouha.
  • Arbaristejo. Schwarzenberga arbaristejo el duono de la 19-a jarcento proponita en pseŭdogotika stilo.
  • Ĉerivera gardistejo.
  • Vilao Božena. La vialon lasis ĉi tie konstrui membro de orkestro de Nacia teatro en Prago Václav Frabša.
  • Pensiono kaj restoracio de Pazourek. Antaŭe Restoracio de Souhrad. Naĝista refreŝigejo kun 33 ĉambroj kaj 70 litoj.[13]
  • Ĝendarmista stacio (n-ro 4). Malgranda plektita domo kun ŝinda tegmento.
  • Muelejo de Adámek. Antaŭe Muelejo de Mašek. Ĝi muelis sur la rojo Hrejkovický potok per du akvaj radoj. Somere de la jaro 1927 ĉi tie luis ĉambron pentristo Václav Špála kaj dum sia restado li pentris kelke da tolaĵoj kun temo de la valo de Červená.[14]

Červená II

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo de sankta Bartolomeo. La ununava preĝejo el fino de la 12-a jarcento kun antaŭaltaro volbita kruca spina volbo. Dum la transpreno super la nivelo de la inundiga linio ĝi perdis sian romanikan karakteron.
  • Sonorilejo. Konstruita en la baroka stilo kaj ekipita per du sonoriloj. Dum la transpreno de la preĝejo estis konstruita ĝia repliko.
  • Tombejo. Trietaĝa kun kadavrejo. Dum nuligo de paroĥo eltombigita. En la jaro 1937 estis sepultita en ĝi la eksa landa prezidento de Subkarpata Rusio Antonín Rozsypal.[15]
  • Paroĥestrejo. La konstruaĵon lasis en la jaro 1729 konstrui kníže Adam ze Schwarzenbergu.[3]
  • Lernejo. Apud la paroĥestrejo estiĝis en la jaro 1729 lernejo kun unu klaso.[3] En la jaro 1755 estis konstruita nova lerneja konstruaĵo, kiun vizitis ĉirkaŭ 140 lernantoj el Červená, Vůsí, Kučeř, Květov kaj Jetětice.[3]
  • Muelejo. Ĝi peris en la jaro 1729.[16]

Červená III

[redakti | redakti fonton]
  • Pensiono de Staňěk. Refreŝigejo.
  • Pensiono de Váňa. Refreŝigejo.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Růžková (2006), p. 226
  2. Merhautová (1971), p. 107
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Kytka (2003), p. 73
  4. Kytka (2003), p. 82
  5. 5,0 5,1 Palacký (1848), p. 334
  6. digi.ceskearchivy.cz. SOA Třeboň. Alirita 2020-03-26.
  7. digi.ceskearchivy.cz. SOA Třeboň. Alirita 2020-03-26.
  8. 8,0 8,1 Kytka (2003), p. 75
  9. 9,0 9,1 9,2 Čáka (1998), p. 207
  10. Hrbek (2012), p. 8
  11. Kytka (2003), p. 71
  12. 12,0 12,1 Čáka (1998), p. 206
  13. 13,0 13,1 Kytka (2003), p. 74
  14. Čáka (1998), p. 208
  15. STARÁ VLTAVA - reta galerio de la historiaj bildetoj el Povltaví. Alirita 2021-02-09.
  16. Čáka (1998), s. 210

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Cacák František, Rybák Jaroslav (2007). Vltava v zrcadle dobových pohlednic. Pistorius & Olšanská, Příbram. (ISBN 978-80-87053-03-4)
  • Čáka Jan. Zmizelá Vltava (1996, 2002). 1. vyd. BAROKO & FOX, Beroun. (ISBN 80-85642-26-3); 2. vyd. Paseka, Praha. (ISBN 80-7185-491-3)
  • Hanesch Josef (1969). Velkostatek Orlík nad Vltavou. Třeboň.
  • Hrbek Antonín (2012). Schopný manažer a úředník Antonín Rozsypal. In Podkarpatská Rus: Časopis Společnosti přátel Podkarpatské Rusi, roč. 22 (č. 4), s. 8–9. Vlastním nákladem, Praha.
  • Kytka Josef (1940, 2003). Milevsko a jeho kraj: turistika, památky, historie. 1. vyd. Nákladem odboru klubu českých turistů v Milevsku, Milevsko; 2. vyd. Spolek pro rozvoj kultury v Milevsku, Milevsko.
  • Merhautová Anežka (1971). Raně středověká architektura v Čechách. Academia, Praha.
  • Palacký František (1848, 2019). Popis království českého. 1. vyd. Knihkupectví J. G. Kalve, Praha; 2. vyd. PhDr. Ivo Sperát, Brno.
  • Podlaha Antonín, Šittler Eduard (1889, 2015). Politický okres milevský. 1. vyd. Praha; 2. vyd. GARN, Brno.
  • Renner Josef, Paroubek Otakar G. (1898, 2020). Popis Okresního hejtmanství Píseckého. 1. vyd. Praha; 2. vyd. GARN, Brno.
  • Růžková Jiřina a kol. (2006). Historický lexikon obcí České republiky 1869–2005, I. díl. Český statistický ústav, Praha.
  • Tyl František (1888, 2013). Paměti zvíkovské. 1. vyd. Šimáček, Praha; 2. vyd. GARN, Brno.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]