Ĝa (Rivero)
Ĝa (Rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 523 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Kameruno |
Regionoj | Orienta Regiono |
La Rivero Ĝa (ankaŭ Dja aŭ Ngoko) estas rivereto en okcidenta-centra Afriko. Ĝi fluas laŭ parto de landlimo inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo kaj daŭras proksimume je 720 kilometroj[1].
Sudoriente de la kameruna urbo Abong-Mbang estas la Ĝa Besta Protektejo, kiu fariĝis Monda Heredaĵo de Unesko je 1987. Ĝi situas ĉe la flankoj de la supraj partoj de la rivereto[1]. Ĝi protektas unu el la plej grandaj terpecoj de tropika pluvarbaro en Afriko[1]. La Ĝa fluas proksimume sudorienten, pasante preter Moloundou, kaj post tio boatetoj povas navigi[1]. Ĉe Ouesso, en la Respubliko Kongo, ĝi eniras en la Sanghan Riveron[1].
Ĉiujare ŝtelĉasistoj vojaĝas laŭ la Ĝa por iri al Landa Parko Nki, kie elefanta eburo abundas[2]. Fortaj fluoj malallogas dum duono de la jaro, sed post tiam, laŭ ĵurnalisto Jemini Pandya, estas facile predi al bestoj[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Dja River. Encyclopædia Britannica (2008). Alirita 2008-09-04 .
- ↑ 2,0 2,1 "Cameroon's Two New National Parks Shelter Forests, Wildlife", Environment News Service, 2005-10-17. Kontrolita 2008-08-28.