Ĝardena satureo
Ĝardena satureo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Satureja hortensis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Nutraj valoroj
[redakti | redakti fonton]Satureja hortensis folio, sekigita kaj pulvorigita | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Karbonhidrato | 68.73 g |
- Fibro | 45.7 g |
Graso | 5.91 g |
Proteino | 6.73 g |
Akvo | 9.00 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino ekvivalento. 257 μg | 29% |
Piridoksino (B6-vitamino) 1.810 mg | 139% |
C-vitamino 50.0 mg | 83% |
Mineraloj | |
Kalcio 2132 mg | 213% |
Fero 37.88 mg | 303% |
Magnezio 377 mg | 102% |
Mangano 6.100 mg | 290% |
Fosforo 140 mg | 20% |
Kalio 1051 mg | 22% |
Natrio 24 mg | 2% |
Zinko 4.30 mg | 43% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
La ĝardena satureo (aŭ saturejo) (Satureja hortensis L.) estas spicplanto, kies aromo kaj odoro similas al tiuj de la pipro.
Priskribo, kultivado
[redakti | redakti fonton]La planto estas unujara, 20–50 cm alta, forte disbranĉiĝanta, lumbezona, sektolera. Ĝia grundobezono similas al tiu de la majorano, sed bezonas malpli da irigacio.
Oni semas en la norda modera zono la grajnojn en fino de marto, komence de aprilo, post sterkado en profundon de 1–2 cm, en vicodistancon de 25–30 cm, en meze kompaktan grundon. Oni devas ĝin maldensigi post apero de la junplantoj je 8–10 cm, oni detranĉas dum florado ĉe la suba disbranĉiĝo, oni sekigas, diserigas, kribras ĝin. Simile al la bazilio, ĝi estas plurfoje detranĉebla. Oni sekigas la planton en bukedoj, pendigante.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Ĝi entenas volatilan oleon, (ĉefe karvakrolon), tanaĵon, amaraĵojn. Ĝi estas malpli forta ol la pipro, tiel oni uzas ĝin por anstataŭigo de la pipro en dietaj nutraĵoj, salatoj. Ĝi malpliigas la estiĝon de intestaj gasoj, oni favore spicas per ĝi fazeolajn nutraĵojn.
Oni devas aldoni la spicaĵon nur fine de la kuirado, ĉar la forta aromo povas amarigi la kuiraĵojn.
Nutrado
[redakti | redakti fonton]Ĝardena satureo estas unu el la plej riĉaj fontoj de kalcio, po gramo. 100 gramoj enhavas 2132 [1] miligramoj de kalcio, pli ol 18-oble de lakto[2]. Ĝi ankaŭ estas riĉa fonto de fero.
- ↑ USDA nutrient data for 02039, Spices, savory, ground (ĝardena satureo, pulvorigita). Arkivita el la originalo je 2012-11-25. Alirita 2013-02-08 .
- ↑ USDA Nutrient data for 01077, Milk, whole, 3.25% milkfat, with added vitamin D (lakto). Arkivita el la originalo je 2013-01-30. Alirita 2013-02-08 .