Ĝardenoj de la Vitropalaco
Ĝardenoj de la Vitropalaco | ||
---|---|---|
ĝardeno • vidindaĵo • kultura heredo | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Portugalio Geografia lokigo sur la mapo : Porto | ||
Geografia situo | 41° 8′ 49″ N, 8° 37′ 35″ U (mapo)41.14706-8.62646Koordinatoj: 41° 8′ 49″ N, 8° 37′ 35″ U (mapo) | |
Geografio | ||
Trajtoj | ||
La Ĝardenoj de la Vitropalaco (Jardins do Palácio de Cristal) estas agrabla urba parko en la submunicipo (freguesia) Massarelos, en Porto, Portugalio, el kiu oni povas ĝui belan panoramon de la rivero Douro kaj de la maro.
Tiuj ĝardenoj estis projektitaj en la 1860-aj jaroj fare de la germana pejzaĝisto Émile David, por ĉirkaŭi la tiaman Vitropalacon (Palácio de Cristal), kiu estis anstataŭita de la sportejo Pavilhão Rosa Mota en la 1950-aj jaroj.
La Ĝardenoj de la Vitropalaco inkludas la nomita Ĝardeno Emílio David kiu havas belajn ekzemplerojn de rododendroj, kamelioj, araŭkarioj, ginkoj kaj fagoj, krom fontanojn kaj alegoriajn statuojn pri la jarsezonoj.
La Avenuo de la Tilioj konstituas la plej gravan akson de tiu parko kaj estas ĉirkaŭita de la Municipa Biblioteko Almeida Garrett, la spektaklejo Concha Acústica kaj la kapelo de Karlo Alberto de Savojo (konstruita en 1849 de la princino Montléart). Ĉirkaŭe estis restoracio kaj trinkejo kie eblas rigardi al lago. En tiu avenuo kaj proksime estas strategiaj rigardejoj al la rivero Douro kaj al la urbo.
Estas ankaŭ temaj ĝardenoj, nome la Ĝardeno de la Aromplantoj, la Ĝardeno de la Kuracplantoj, la Ĝardeno de la Ĝemelurboj (2009) kaj la Ĝardeno de la Sentoj (2007), kie estas la statuo Doloro de António Teixeira Lopes. Aliaj gravaj lokoj estas la Arbaro, la Avenuo de la Kaŝtanarboj kaj la Ĝardeno de la Rozujaro. Proksime estas sep grandiozaj ekzempleroj de palmoj de Kalifornio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Couto, Júlio (1998) "O Porto em 7 Dias", Porto: Campo das Letras.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Movimento de Defesa dos Jardins do Palácio Arkivigite je 2014-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardins do Palácio de Cristal en la portugala Vikipedio.