Ĝinzaburo Takagi
Ĝinzaburo Takagi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1938 en Maebaŝi |
Morto | 8-an de oktobro 2000 (62-jaraĝa) en Tokio |
Mortokialo | Kojlorektuma kancero |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Alma mater | Universitato de Tokio |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto fizikisto nuklea fizikisto |
Jinzaburo Takagi aŭ pli ekzakte Ĝinzaburo Takagi - japane 高木 仁三郎, en Hepburn-transskribo Takagi Jinzaburō, naskiĝis la 18-an de julio 1938 en Maebaŝi, mortis la 8-an de oktobro 2000 en Tokio - estis universitata lektoro pri nuklea kemio en Japanio. En 1997 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Li estis produktiva verkinto pri la temo de nuklea teknologio kaj temoj ĉirkaŭ atomenergio. Ĵus antaŭ lia morto en 2000, li skribis libron nomitan "Kial Estos Alia Nuklea Katastrofo", kiu estis vaste legita post la atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi en 2011.