Saltu al enhavo

Ĝoecu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝoecu
speciala urbo de Japanio (2007–)
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 187 291  (2021) [+]
Loĝdenso 192 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 138° 14′ O (mapo)37.147861111111138.23608333333Koordinatoj: 37° 9′ N, 138° 14′ O (mapo) [+]
Areo 973,89 km² (97 389 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Ĝoecu (Japanio)
Ĝoecu (Japanio)
DEC
Situo de Ĝoecu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Joetsu, Niigata [+]
vdr

Ĝoecu (japane 上越市) estas urbego kaj marhaveno en la Gubernio Nigato, en regiono Ĉubu en ĉefa insulo Honŝuo en Japanio. La urbego estas fama pro sia abundo de neĝo, la ĉiujara ĉerizflora festivalo, sakeo kaj rizo.

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 Ĝoecu havis populacion de 189 430. En fino de la 1970-aj jaroj Ĝoecu konstante malkreskis, tamen ekde 2007 ĝi estas speciala urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝoecu situas inter Japana Maro kaj montoj. La urbego enhavas kvar rimarkindajn montojn.

La areo de aktuala Ĝoecu estis loĝita dum miloj da jaroj. Iam ĝi estis provinca ĉefurbo. En 1614 fortikaĵo konstruiĝis. En tiu areo 2 urboj estis kreitaj kun la establado de la moderna municipsistemo en 1889. Unu el la urboj estis levita al urbostatuso en 1911, la alia nur en 1954. Intertempe dum la 2-a mondmilito militkaptitejo funkciis apud la urbo. Ĝoecu estis kreita per unuiĝo de ambaŭ urboj en 1971. La 1-an de januaro 2005 Ĝoecu aneksis 13 najbarajn municipojn vastigante ĝian areon.

Ĝoecu estas regiona komerca kaj industria centro kun peza industrio ĉe la haveno, la malpeza produktado kaj komerco troviĝas pli interne.

En Ĝoecu la nacia pedagogia universitato estis establita en 1978.

Ĝoecu havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn al la regiono. Aparte menciindas la Ŝinkanseno, Linio Yamanote kaj Linio Ginza (Tokyo Metro). La haveno havas praman trafikon.

Stacidomo

Ĝoecu situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 13,4 °C. La jarpluvo averaĝas 2599 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, dum vintre okazas grandaj naĝadoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri Ĝoecu
Marborda panoramo
Plaĝo
Aĉetstrato
Ponto
Akvario
Universitato
Biblioteko
Muzeo
Hotelo
Poŝto

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans