Ĥaf
Ĥaf · خواف | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Rezaa Ĥorasano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 33 189 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 35′ N, 60° 8′ O (mapo)34.57638888888960.140833333333Koordinatoj: 34° 35′ N, 60° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 975 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĥaf (perse خواف) estas urbo en la nordoriento en Irano. Ĝi apartenas la provinco Centra Ĥorasano aŭ Rezaa Ĥorasano, do tradicie apartenas al la historia kultura regiono Ĥorasano. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 33 189 loĝantoj. La teritorio situas en supermara alteco de 975 metroj.
La provinco situas same proksime al Turkmenio norde kiel al Afganio oriente, kaj en Ĥaf kiel en la tuta provinco ekde la 2000-aj jaroj estas aparte multaj afganaj rifuĝintoj.
En 2007, Irano kaj Afganio fine subskribis interkonsenton pri la establo de rela servo inter la du landoj. La konstruo de la fervojo de la finstacio Ĥaf tra Maŝhado, la provinca ĉefurbo]], trans la landlimo al Herato en Afganio, entute longa 191 kilometrojn, estis en forta progreso sur la irana flanko de la landlimo ekde 2009 [1] Kvankam nun dubindas kiel plu evoluiĝos la politika situacio en Afganio kaj ĉu iam la nova fervojo vee estos finita kaj signife plialtigos la komercon inter la du landoj, tamen almenaŭ la fervojo signife plibonigas la trafikan infrastrukturon ene de la provinco mem.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fervoja Gazeto: Estas malfermiĝanta Afgania komercvojo al Irano. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2009-12-01 .