Ĥinino
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kinino. |
Ĥinino | |||
Plata kemia strukturo de Ĥinino | |||
Tridimensia kemia strukturo de Ĥinino | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 130-95-0 | ||
ChemSpider kodo | 84989 | ||
PubChem-kodo | 8549 | ||
Merck Index | 15,8177 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka lumsensiva solidaĵo | ||
Molmaso | 324.424 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.293g cm−3 | ||
Fandpunkto | 177 °C | ||
Bolpunkto | 495.9 °C | ||
Refrakta indico | 1,6250 | ||
Ekflama temperaturo | 253.7 °C[1] | ||
Acideco (pKa) | 5.07 | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 74 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R42/43 | ||
Sekureco | S22/24/37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H317, H319, H334 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P272, P280, P301+312, P302+352, P304+341, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĥinino[3] (aŭ kinino) estas alkaloido eltirebla el la planto kinkono. La kemia formulo estas C20H24N2O2.
Ĝi estis malkovrita en 1820 de Pierre Joseph Pelletier kaj Joseph Bienaimé Caventou. Ili dispartigis blankan kristalan, malfacile solveblan pulvoron. Ĝi estas amara.
Ĥinino efikas kiel sendolorigilo kaj senfebrigilo. Pli frue ĝi estis uzata kontraŭ malario.
Ĝi estas depende de la dozo toksa aŭ kaŭzas okaze de ofta enpreno alergion. La tokseco baziĝas sur obstaklo de DNA-sintezo kaj sur malhelpo de enzimfunkciado de la hista spirado.
La trodozigo povas kaŭzi kapturniĝon, kapdoloron, orelzumadon, surdecon kaj ekblindiĝon. La toksa dozo estas ĉirkaŭ 8-10 g da ĥinino. La morto okazas pro centra paraliziĝo de la spirado.
Ĥinino fluoreskas dum lumigo per UV-lumo.
Pri «kinino» kaj «ĥinino»
[redakti | redakti fonton]La latina nomo estas Chininum, kio devus sekvigi esperantigon ĥinino. Tian formon donas pluraj nacilingvoj:
La formo kinino, ŝuldata al la ĥo-fobio, estas konfuza: tio estus la internacia nomo de hormono, tute alia substanco:
Tamen la PIV-oj pri tio ne scias.