Saltu al enhavo

Ĥora Fantazio

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fantazio por fortepiano, ĥoroj kaj orkestro en C minora, op. 80, de Ludwig van Beethoven, estis verkata je 1808. La ĥora parto estas skribita laŭ poemo de Christophe Kuffner (1780 - 1846).

Historio de la verko

[redakti | redakti fonton]

La Ĥora Fantazio estis skribata rapidege por la konkludo de la granda koncerto kion Beethoven prezentis la 22an de Decembro 1808 kaj kiu inkludis impresantan serion da verkoj novaj: la Kvinan Simfonion, la Sesan Simfonion, la Kvaran Koncerton por fortepiano kaj kantoj el la Meson en C maĵora. La Fantazio estis publikigata je 1811 kun dediĉo al la reĝo Maximilien 1a de Bavario.