Ĥosroviduĥt (fratino de Tiridato la 3-a)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ĥosroviduĥt |
Sankta | ||
Ĥosroviduĥt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Խոսրովիդուխտ | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 3-a jarcento en Reĝlando Armenio | |
Morto | 4-a jarcento | |
Ŝtataneco | Reĝlando Armenio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Arŝakida dinastio vd | |
Patro | Ĥosrov la 2-a de Armenio vd | |
Gefratoj | Tiridato la 3-a vd | |
Sanktulino | ||
Honorata en | Armena Apostola Eklezio | |
Festotago | sabato antaŭ la kvina dimanĉo post Pentekosto | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĥosroviduĥt (armene Խոսրովիդուխտ, "filino de Ĥosrov") estis, laŭ la tradicio, fratino de la reĝo Tiridato la 3-a de Armenio. En tiu epoko (fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcento) Tiridato persekutis la kristanojn kaj mortigis 31 virgulinojn kiuj rifuĝiĝis en Armenio post persekutado en Romo. Pro tiu mortigado, la reĝo konvertiĝis en rampanta bestaĉo kaj freneziĝis. Iam Ĥosroviduĥt sonĝis ke oni diris al ŝi ke la persekutado kontraŭ kristanoj devas tuj ĉesi. Ŝi rakontis al Tiridato, kiu liberigis la sanktulon Gregorio la Iluminanto de la malliberejo. Gregorio resanigis Tiridaton, kiu konvertiĝis al kristanismo kaj deklaris Armenion kiel kristana nacio.
Ĥosroviduĥt estas konsiderata elstara figuro en la armena socio kaj en ĝia Eklezio. Ŝi estas sanktulino en la Armena Apostola Eklezio kaj ŝia memorfesto estas la sabato antaŭ la kvina dimanĉo post Pentekosto.