Ĥuzdar
Ĥuzdar | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 141 395 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 48′ N, 66° 37′ O (mapo)27.866.616666666667Koordinatoj: 27° 48′ N, 66° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 237 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Khuzdar (city) [+] | |||
Ĥuzdar, urdue خُضدار estas urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de samnomaj kantono kaj distrikto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: km²
- supermara alteco: 1237 m
- loĝantaro: 182 927 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo: +92 848
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĥuzdar situas sur altebenaĵo en mallarĝa valo laŭ maldekstra bordo de la rivero en suda Pakistano. Kveta troviĝas 240, Sukur 333, Karaĉio 426, Hajderabado 443, Multano 602, Fajsalabado 796, Peŝavaro 836, Rawalpindi 911, Lahoro 912, Islamabado 921 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĥuzdar estas grava historia urbo, la karavanoj iris tra la urbo al la Araba Maro. Ekde la 17-a jarcento ĝi apartenis al Regno de Kalat. En la malfrua 19-a jarcento serio de ribeloj okazis. La brita dominado okazis ĝis 1947, poste la minoritataj hinduoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon. La kantono estis kreita en 1974, pli frue la teritorio apartenis al Kalat.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
3 362 | 30 887 | 93 060 | 182 927 |
Pli ol 99% de la loĝantoj estas islamanoj kaj ili parolas en kelkaj lokaj lingvoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĥuzdar estas merkata centro por lanoj. Ĉe la apudaĵo estas loko de trovejo pri baritoj, ties prilaboroj okazas proksime.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Ĥuzdar altlernejo kaj edukejo por inĝenieroj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Ĥuzdar kuras ĉefŝoseoj al la Araba Maro (tra Turbat), Karaĉio, Sukur kaj Kveta. La urbego havas nur proponitan fervojan linion. La plej proksima funkcianta fervojo estas en Ĝakobabad. En Ĥuzdar malgranda flughaveno funkcias, La plej proksima internacia flughaveno en Kveta funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ tiu alteco Ĥuzdar situas en arida klimato (BWh) laŭ klimata klasifiko de Köppen kun tre malalta pluvokvanto. La jara precipitaĵo estas nur 252 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iom pli dum la musono en julie kaj aŭguste. La averaĝa jara temperaturo estas 21,5 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3]