Ĵakson-eŭkalipto
Ĵakson-eŭkalipto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĵakson-eŭkalipto en Valo de la Gigantoj (Valley of the Giants)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eucalyptus jacksonii Maiden | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La ĵakson-eŭkalipto (Eucalyptus jacksonii) de sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio estas unu el la plej altaj arboj en la subŝtato kaj povas mezuri cirkonferencon de 24 metroj ĉe la bazo, atingi alton de 75 metroj kaj vivi dum ĝis 400 jaroj.
La arboj ofte havas malprofundajn radiksistemojn kaj kreskigas apogilradikojn. Arbaraj brulegoj ofte agas por kavigi la bazon de la arboj, kreante grandan kavaĵon. La disvastiĝo de la specio estas ŝrumpita pro klimata ŝanĝo tra milionoj da jaroj. Ili nun troviĝas precipe en Nacia Parko Walpole-Nornalup (35° S) kaj en kelkaj izolitaj ejoj ekster la parko en la regiono de Walpole (ĉirkaŭ 34°58′S).
Tiu aŭstralazia arbo ofte estas komparata kun du similaj specioj, Eucalyptus guilfoylei kaj Eucalyptus brevistylis, kiuj estas pli malgrandaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ĵakson-eŭkalipto. Arkivigite je 2014-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Ĵakson-eŭkalipto (Avh.ala)