Ĵuro de la Pilkoludejo
La 20an de junio 1789, la membroj de la franca Tria Stato faris la Ĵuron de la Pilkoludejo (en franca: Serment du Jeu de Paume), promesante "ne separiĝi kaj rekunveni se la cirkonstancoj tion postulas, ĝis oni establu la konstitucion de la regno". Ĝi estis mejloŝtona okazaĵo en la Franca Revolucio. La Ĝeneralaj Statoj estis alvokitaj por solvi la impostan kaj agrikulturan krizon de la lando, sed ili enkotiĝis en la aferoj pri reprezentado tuj post ekkunsidi maje 1789, partikulare ĉu ili devas voĉdoni laŭ stato aŭ laŭ persono (kio pliigus la povon de la Tria Stato, ĉar ili ege multnombris la aliajn du statojn).
La 17an de junio, la Tria Stato eknomiĝis Nacia Asembleo, estrita de Honoré Gabriel Riqueti, grafo de Mirabeau.[1] La matenon de la 20a de junio, la deputitoj estis ŝokitaj malkovrinte, ke la pordo estis fermita kaj kontrolita de soldatoj. Ili tuj timis reĝan atakon el la reĝo Ludoviko la 16-a, kaj tiel la deputitoj kunvenis en apuda subtegmenta pilkoludejo aŭ polmopilkoludejo ("jeu de paume" en la franca) en la distrikto Saint-Louis de la urbo Versajlo, fakte apud la Palaco de Versajlo. Tie 576 el la 577 membroj de la Tria Stato faris kolektivan ĵuron "ne separiĝi kaj rekunveni se la cirkonstancoj tion postulas, ĝis oni establu la konstitucion de la regno".[2] La nura deputito kiu ne aliĝis al tio estis Joseph Martin-Dauch el Castelnaudary, kiu diris, ke li plenumos nur decidojn de la reĝo.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Doyle, William (1990). The Oxford History of the French Revolution. Oxford University Press. p. 105. ISBN 978-0192852212.
- ↑ Thompson, Marshall Putnam (1914). "The Fifth Musketeer: The Marquis de la Fayette". Proceedings of the Bunker Hill Monument Association at the annual meeting. p. 50. Alirita la 22an de novembro 2019.
- ↑ Hanson, Paul R. (2004). Historical Dictionary of the French Revolution. Lanham, MD: Scarecrow Press. ISBN 9780810850521.