Říp
Říp | |
germane: Sankt Georgsberg | |
Monto | |
Monto Říp de sudo, de municipo Ctiněves
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Litoměřice |
Historia regiono | Bohemio |
Konstruaĵo | Rotondo de sankta Georgo |
Situo | Říp |
- alteco | 460,7 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 23′ 11″ N 14° 17′ 18″ O / 50.38639 °N, 14.28833 °O (mapo) |
Geologia konsisto | Bazalto, Olivino, Magnetito |
Tabulo | Malsupraohara tabulo |
Plantaro | 6
|
Plej facila aliro | Krabčice, Mnetěš |
Unua grimpo | Prapatro Čech |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Říp | |
Retpaĝo: www.hora-rip.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
memoriga loko |
Říp (Rĵip) estas de malproksime videbla monto (460 m s.m.) en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem kun romanika rotondo (15 m) sur ĝia pinto. Ĉeĥoj konsideras ĉi monton kiel memorindan por la nacio.
Laŭ malnova mito venis ĉi tien Slavoj kun ilia estro Prapatro Čech (Ĉeĥ). Li elektis ĉirkaŭaĵon por nova patrujo de sia gento. La lando poste ricevis nomon Ĉeĥio (latine Bohemio) honore al la estro.
Říp estas bazalta kumulo, resto de terciara vulkano, hodiaŭ jam sufiĉe malaltigita de erodo. Ĉe piedo de la monto troviĝas dikaj tavoloj de ŝutaĵo. Ĉi tiea bazalto enhavas krom olivino ankaŭ magnetiton, kio kaŭzas magnetan anomalon. Proksime de la monto oni povas observi kompasekarton.
Surpintaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sur la pinto de la monto troviĝas romanika rotondo de Sankta Georgo. Origine ĝi estis dediĉita al Sankta Adalberto. Unua skriba mencio pri ĝi devenas el jaro 1126.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la jaro 1868 oni deprenis de Říp unuan fundamentan ŝtonon por Nacia teatro en Prago.
- Ĉiujare estas organizataj multaj piedmarŝoj al la monto. Semajnfinon por la 24-an de aprilo tie okazas fama kermeso.
- Bicikla klubo el Roudnice nad Labem organizas ĉiuaŭtune biciklan vetveturadon al la pinto de la monto. Konkurantoj devas kiel eble plej rapide suprenveturi sen tuŝi la teron per piedo. Hodiaŭ eblas uzi montobiciklon, tial la vetveturado estas sufiĉe facila, sed en pasinteco la konkurso bezonis bonan fizikan kapablecon.