Śniardwy
Śniardwy | ||
---|---|---|
lago • turisma celloko • vidindaĵo | ||
Situo | Lagoregiono Mazurio | |
Insuloj | 8 | |
Landoj de la baseno | Pollando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 53° 46′ N, 21° 45′ O (mapo)53.76666666666721.75117Koordinatoj: 53° 46′ N, 21° 45′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 117 m | |
Surfaca areo | 113,8 km² | |
Maksimuma longo | 22,1 km | |
Maksimuma larĝo | 13,4 km | |
Akva volumeno | 0,65 km³ | |
Maksimuma profundo | 23,4 m | |
Averaĝa profundo | 6,5 m | |
Śniardwy (germane Spirdingsee, litove Spirdingas historie, nun ofte Sniardvai) estas lago en la lagoregiono Mazurio en Pollando. Ĝi estas la plej granda lago en Pollando kun areo de 113,2 km². La lago estas de 22,1 km longa kaj de 13,4 km larĝa. Maksimuma profundo estas 23 m.
Ok insuletoj situas en la lago. La relative plej grandaj nomiĝas Szeroki Ostrów (Larĝa Insulo, germane Spirdingswerder), Czarci Ostrów (germane Teufelswerder), Wyspa Pajęcza ("aranea insulo", germane Langenwerder) kaj Wyspa Kaczor ("viransera insulo", germane Erpelwerder).
Sekureco
[redakti | redakti fonton]En multaj lokoj sub la akvosurfaco troviĝas migraj ŝtonegoj (foje eĉ je 20-30-centimetra profundo) kiuj estas danĝeraj por velboatoj.
Alian danĝeron, precipe por nespertaj akvosportemuloj, prezentas tre fortaj ventoj. La plej tragedia evento sur la lago estis la 21-an de aŭgusto 2007 kiam vento blovanta ĝis 130 km/h (12 laŭ la boforta skalo) renversis kaj dronigis kelkdek boatojn. Mortis 12 homoj. La katastrofo daŭris nur 10 minutojn.