Ŝaŝamane
Ŝaŝamane | |||
---|---|---|---|
distrikto de Etiopio (2007–) urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 12′ N, 38° 35′ O (mapo)7.238.583333333333Koordinatoj: 7° 12′ N, 38° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 008 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shashamané [+] | |||
Ŝaŝamane - ankaŭ latinliterigata Shashamane, Shashamene kaj Shashemene, amhare ሻሸመኔ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 56 821 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 98 076 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Ŝaŝamane apartenas al la etiopia regiono Oromio.
La urbo situas proksimume 250 kilometrojn sude de la etiopia ĉefurbo Adis-Abebo. Multaj loĝantoj de Ŝaŝamane estas membroj de la movado de Rastafarioj, kiuj origine venis el Jamajko kaj elmigris al Etiopio, kiu en la rastafaria instruo konsideratas la "benata lando".
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Centra statistika agentejo de Etiopio: nombroj de loĝantoj en ĉiuj urboj de Etiopio (angle). Arkivita el la originalo je 2007-11-24. Alirita 2012-01-08 .