Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:!CRLF

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝablono estis forigita laŭ komunuma decido en decembro 2015, ĉar ĝi estis ne plu ĝuste funkcianta ŝablono, kiel videblas en la ekzemplo de la dokumentado, kaj krome jam ne plu estas uzata.

Vidu Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2015/Decembro#Ŝablono:!CRLF.

Tamen iu uzanto plene neglektis la decidon kaj simple reinstalis la ŝablonon, sen dokumentado kaj sen ajna diskuto. Nur li uzigis la ŝablonon en ekzakte ses tre specifaj paĝoj pri urbaj tramoj, kvin el ili en Ĉeĥio, eble por spiti: "vidu, nun la valora ŝablono uzatas en ses paĝoj, nun ĝi devas resti". Kaj aldone same tre specifa "Ŝablono:Informkesto fervoja akcidento" ŝajne uzas ĝin, kiu mem estas uzata en ekzakte du artikoloj pri tre specifaj fervojaj akcidentoj en Ĉeĥio. Mi ne scias ĉu la ŝablono nun pli bone funkcias ol en decembro 2015, mi supozas ke ne, ĉar neniu faris iun ajn indikon ke li kontrolus tion. Ĉiukaze la tuta ŝablono konsistas nur el la signoj kiu laŭ guglo faras iun "liniosalton", kvankam centmiloj da paĝoj anakaŭ sukcesas fari "liniosalton" sen {{!CRLF}}. Mi sume suspektas ke la ekzotika ŝablono estas simple persona kaprico, dubinde ĉu ĝi funkcias kaj eĉ pli dubinde ĉu ĝi neceŝas en tiuj ses paĝoj kaj unu preskaŭ orfa ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 19:47, 29 dec. 2023 (UTC)[Respondi]