Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Informkesto Libro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkadiusz tute pravas en Ŝablono-Diskuto:Informkesto_Esperanto-libro, ke {{Informkesto libro}} kaj {{Informkesto Libro}} estu unu ŝablono (laŭ mi la baza ŝablono estu "informkesto libro", kaj "Informkesto Libro" alidirektigu tien), kaj ke tamen sencas havi apartan ŝablonon - kiel ĝis nun {{Informkesto Esperanto-libro}} kun inter alie aŭtomata kreo de specifaj kategorioj - por esperantaj libroj. Ankaŭ mi iritiĝis, ke "informkesto libro" alidirektigis min al "informkesto Esperanto-libro", sed se uzata por nacilingva libro, la kreataj kategorioj estas tute misaj. Tial mi nun ŝovas la paĝon "Informkesto Libro" al "Informkesto libro" kun alidirektilo. Mi ĝojus, se post finprilaboro de tiu ŝablono laŭ programigo LUA, eblus uzi ĝin anstataŭ la aldona (kaj laŭ mi tute samcela) plia ŝablono {{Informkesto Libro neesperanta}}. Por enmeto de pliaj nedevigaj parametroj al {{Informkesto Esperanto-libro}} laŭ propono de Arkadiusz, prilaboriĝu la nuna ŝablono esperant-libra. ThomasPusch (diskuto) 21:09, 14 Maj. 2013 (UTC)